Lago Bracciano
Lago de Bracciano | ||
---|---|---|
En 2004
| ||
kratera lago | ||
Speco de la lago | Kratera lago | |
Ĉefaj elfluoj | Arrone | |
Setlejoj | Bracciano, Anguillara Sabazia, Trevignano Romano | |
Areo de la baseno | 150 km² | |
Landoj de la baseno | Italio | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 42° 7′ 16″ N, 12° 13′ 55″ O (mapo)42.12111111111112.231944444444Koordinatoj: 42° 7′ 16″ N, 12° 13′ 55″ O (mapo) | |
Supermara alteco | 160 m | |
Surfaca areo | 56,76 km² | |
Maksimuma profundo | 165 m | |
Lago de Bracciano (Braĉano) aŭ Lago Sabatino (itale Lago di Bracciano, antikve Lacus Sabatinus) estas lago de vulkana fonto en la itala regiono Latio, je 32 km nordokcidente de Romo. Kun surfaco de ĉirkaŭ 57 km² ĝi estas la dua plej granda lago en la regiono (la unua estas Lago Bolsena). Ĝi havas cirklan perimetron de proksimume 32 km; la akvosurfaco estas je 160 m pli supre de la marnivelo kaj la maksimuma profundo atingas 165 m.
La lago originas el vulkana aktiveco de 600 000 al 40 000 jaroj antaŭ nuntempo, kiu kreis multajn malgrandaj vulkanojn ĉirkaŭe. La ĉefa magma ĉambro estis sub la hodiaŭa lago de Bracciano. Ĝia disfalo kreis la kalderon kie nun estas la lago. Iuj malgrandaj krateroj estas ankoraŭ rekoneblaj ĉirkaŭ la lago kaj en la senpera apudaĵo.
Tri urbetoj situas ĉe la rando de la lago: Bracciano, Anguillara Sabazia kaj Trevignano Romano.