Branĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĝenerale, branĉo estas io, kio dispartiĝas el la ĉefparto ( PIV2 ), kiel branĉo aŭ brako de rivero, aŭ branĉoj de montaro.

Branĉo botanike estas tiu tigo, ŝoso, kiu kreskas el trunko, alia tigo.

Vidu ankaŭ

Aliaj sencoj estas ĉiam iu subparto, subdivido de io. (branĉoj de fervojo, familio, kandelabro, industrio...)

Proverbo

Ekzistas proverboj pri branĉo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
     Hakilo estas tranĉa, sed ne cedas la branĉo. 
  • Citaĵo
     Pli bona branĉo sennuksa, ol kaĝo plej luksa. 
  • Citaĵo
     Se la arbo falis, ĉiu branĉon derompas. 

Referencoj

  1. Lernu

Ŝablono:Ĝermo-botaniko