Brandlhof (Saalfelden)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
golfhotelo kaj kongresejo Brandlhof Saalfelden
kapelo
aŭtomobila trejnareo de ÖAMTC

Brandlhof estas historia bieno kaj nuntempe kvarstela sporta kaj kongresa hotelo[1] situanta norde de la centro de Saalfelden, Aŭstrujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kronikoj ekas la jaro 1372, dume la nomo mem estas pli juna. Unue administris ĝin la arkiabatejo Sankta Petro. Ĉirkaŭ la jaro 1520 estis divido inter supraj (Oberbrandlhof) kaj malsupraj bieneroj (Unterbrandlhof). Ambaŭ farmzonojn uzis de ĉ. 1533 la familio Präntl. Inter 1373 kaj 1965 estis 33 diversaj posedantoj. En 1923 la gazeto Salzburger Chronik raportis pri malofta festo de servisto-honorigo.[2]

En 1979 Anton Maier, komercisto el Wels, akiris la tuton kun 480 hektaroj da arbaro kaj herbaroj 40 Haflinger-ĉevaloj, 200 kokoj kaj ĉasada zono. Tiam la teretaĝo de la biendomo ankoraŭ utiliĝis kiel ĉevalejo. Kiam fremdultrafiko kreskis estiĝis, oni intalis surloke pensionon kun matenmaĝofertoj. Poste ĝi ŝanĝiĝis je moderne ekipita hotelo; solena inaŭguro estis en 1982 sed ankaŭ poste iĝis pligrandigoj kaj modernigoj. Apude troviĝas romkatolika preĝejeto Brandlhofkapelle.

En niaj tagoj konsistas la komplekso el hotelo kun bonfartaj aranghoj kaj (sport)herbejoj, golf-klubo kun ampleksaj grundoj kaj aŭtostirekzerca areo de ÖAMTC (80 000 m²).

Kapelo[redakti | redakti fonton]

Ĉe la malnova strato en la direkto de Lofer rekte ĉe la piedo de rokaro staras kapelo. Ĝi estis starigita en la 17-a jarcento kaj ricevis la nunan aspekton en 1925 kiam la tiama administranto igis alkonstrui ĝin. En 1930 oni ekrajtis celebri mesojn en ĝi. Ŝtona memortabulo venis de la Schmiedmann-oj. En 2014 fariĝis restaŭradlaboroj kun riparo de la benkaro kaj de la altaro kaj novkonstruo de la tegmento.

Havante longan rektangulan horizontalan projekciaĵon kun apsido, ĝi esta el brikoj pucitaj atingante, kun tureto, altecon de naŭ metroj. Sude du rondarkaj fenestroj ebligas lumigon de la interno. La suda tegmentero havas vespertan lokarnon. Dekstre de la kapelo estas du obeliskoj kun jardatoj 1914 kaj 1918 inter kiuj estas momumento por falintaj soldatoj (kies nomoj legeblas sur rokvande muntita tabulo).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 200 ĉambroj kun 440 litoj; golfejo kun 18 truoj; 23 kongresalonoj; sportejo; naĝejo; teniŝalo; rajdejo; kegloludejo;
  2. ANNO, Salzburger Chronik, 14.2.1923, p. 4
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.