Brave (retumilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Browser Brave - speed test
Retumilo Brave - rapid
Wikipedia in Esperanto on browser Brave
Brave (retumilo) : Vikipedio en Esperanto
eca testo
Brendan Eich, kreinto de Brave kaj fondinto de Foundation Mozilla (Fondumo Mozilla).
Brendan Eich, kreinto de Brave softvaro kaj fondinto de Foundation Mozilla (Fondumo Mozilla).

Brave (angla por 'kuraĝa') estas malfermkoda retumilo kreita en 2016 de Brendan Eich[1][2] (Brave Softvare, Inc.) por kiu la respekto de la privata vivsfero estas grava. Brave estas konstruita sur la bazo de Kromio (en: Chromium), kiu estas la bazo de plej multaj retumiloj en la merkato, inkluzive de Google Chrome[3]. La plej grava diferenco de ili estas la ĉeesto de la modulo Brave Shields, kiu aŭtomate blokas reklamojn kaj dosierinterŝanĝo (en: filesharing/trackers) kiam vi malfermas retpaĝojn.[4]. Brave havas komercan modelon laŭ la devizo "Akiri pagon retumante", kiu signifas ke uzantoj akiras malgrandajn kvantojn da BAT (Basic Attention Token), bazita sur la ĉifromono Ethereum[5].

Komence de 2019, la programaro anoncis 5,5 milionojn da uzantoj tutmonde, kresko de 450% en unu jaro[6]. Tamen en 2020 legeblis rete ke interesatoj anoncis en iuj momentoj teknikajn problemojn kun la elŝuto.

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Brave ekzistas por jenaj operaciumoj: Windows, macOS, Linukso, Android kaj iOS.

Ĝi uzas diversajn serĉrobotojn. Inter la elekteblaj serĉiloj la plej grava estas Qwant [7].

Grava karakterizaĵo de Brave estas ke ĝi estas multe pli rapida ol aliaj retumiloj, ankaŭ pli rapida ol Safari de macOS (Apple). Ĉi tiu pli granda rapideco ŝuldiĝas al elementoj kiel dosierinterŝanĝo, triaj kuketoj kaj interreta reklamo kiujn ĝi ne elŝutas[8].

Brave subtenas ĉiujn Chrome-aldonaĵojn (en: extentions). Une el la plej interesaj aldonaĵoj en la retumilo Google Chrome estas tiu kiu permesas (pere de dekstra muŝklako ekzemple) traduki tutan retpaĝon en via preferata lingvo (ankaŭ en Esperanto).

Privateco[redakti | redakti fonton]

Brave posedas ankaŭ la opcion elekti la protectivan reĝimon (en: private mode) de DuckDuckGo, unu de la serĉiloj kiun Brave uzas. En la protekta reĝimo (en: private mode aŭ incognito) ĝi permesas ankaŭ konektojn kun Tor, kvankam ĝi ne malebligas resti tute anonima. Brave permesas elŝutu kaj vidi 'torentojn' rekte en la retumilo.

'Shields' en la retumilo helpas kaŝi personajn datumojn de vizititaj retejoj, sed via interreta servo-provizanto (ISP), aŭ la posedanto de la publika WiFi-reto, al kiu vi konektas, havas aliron al la plena historio de via interreta retumado.

Supozu ke pro iu kialo vi volas kaŝi ĉiujn informojn pri la vizititaj retejoj, aŭ viziti unu de la retejoj blokitaj de la provizanto. En ĉi tiu kazo, konektado al la reto Tor estos la plej facila kaj plej efika solvo. Brave permesas tion fari laŭvorte en kelkaj klakoj, aŭ per simpla klavara ŝalto de Alt + Shift + N[3].

Basic Attention Token (BAT)[redakti | redakti fonton]

Kvankam la kreantoj de Brave volis ĉirkaŭiri la tradician enspezmetodon de i.a. grandaj usonaj amaskomunikiloj, ĝi tamen ne celas elradikigi ciferecan reklamadon entute. Ili ja volas oferti tute novan aliron al la distribuo de varbanoncoj. Uzantoj povas laŭvole aliĝi al la sistemo Brave Rewards, kiu ofertas limigitan nombron de reklamoj (ĝis 5 hore), kies spektado estas rekompencata per virtuala valuto. BAT estas anonima identigilo kiu permesas pagi iom da mono al la uzanto (15%) por la spektado de iuj reklamoj, al Brave mem (30%) kaj al retejoj sur kiuj BAT aperas (55 %)[9]. Fakte la retumilo mem enhavas jam monujon por stoki siajn BAT-ĵetonojn. La celo estas, ke ĉi tiuj ĵetonoj, ankaŭ nomataj tokens (Ethereum ERC-20) fariĝu la "interreta mono". Nuntempe partoprenas pli ol 300.000 eldonistoj, inkluzive prestiĝajn ejojn kiel The Washington Post kaj The Guardian. Parenteze, la nombro de "kreintoj de enhavo" povas inkluzivi ne nur grandajn eldonaĵojn, sed ankaŭ blogantojn, vlogantojn (personoj kiuj kreas retan elsendfluan kanalon) kaj programistojn. Nuntempe ĉi tiu funkcio haveblas ankaŭ por kompufonaj (en: smartphone) versioj de la retumilo[3].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Google Chrome

Fajrovulpo

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo de Brave: https://brave.com/

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas traduko de la artikolo Brave en la simpla angla versio de Vikipedio, listo de aŭtoroj.

  1. (en) Jordan Novet, Mozilla cofounder Brendan Eich’s startup, Brave, launches browser for Mac, Windows, iOS, Android, Venturebeat.com, la 20-an de januaro 2016.
  2. (es) Miguel Lopez, Esto es Brave, el nuevo navegador del ex CEO de Mozilla. Genbeta, la 10-an de januaro 2018.
  3. 3,0 3,1 3,2 (ru) 7 причин, чтобы опробовать браузер Brave, (7 kialoj por provi la retumilon Brave), Brave Friends, la 14-an de februaro 2020.
  4. (en) Catalin Cimpanu, "Brave browser moves to Chromium codebase, now supports Chrome extensions" (Reetumilo Brave ŝaltis al kodaro de Chromium, nun subtenas Chrome-aldonaĵojn). ZDNet, la 23-an de decembro 2018, alirite la 26-an de marto 2020.
  5. (en) Basic Attention Token (BAT), arĥivita de la originalo, julio 2018.
  6. (fr) Brave – Comment le navigateur (+450% utilisateurs en 2019) révolutionne le web ?, CryptoActu, la 14-an de novembro 2019, alirite la 28-an de marto 2020.
  7. (fr) Le navigateur Brave utilise les services de Qwant
  8. (fr) Pierre Fontaine, Brave, le navigateur ultrarapide qui bloque toutes les pubs... sauf celles que vous désirez (Brave, la retumilo rapidega kiu blokas ĉiujn varbanoncojn...escepti tiujn kiujn vi deziras), 01Net, la 20-an de januaro 2016, alirite la 26-an de marto 2020.
  9. (fr) Nicolas Jaimes, Le blockchain advertising, remède miracle aux maux de la pub online ?, JDN, la 5-an de majo 2017, alirite la 26-an de marto 2020