Bregalnica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bregalnica
rivero
Bazaj informoj
Situo Norda Makedonio
Longeco 225 km
Akvokolekta areo 4 307 km²
Fluo
Fonto Maleševo-masivo en la proksimeco de Berovo
- Alteco super marnivelo 1 720 m
Enfluejo Vardar
- Alteco 137 m
- Koordinatoj 41° 36′ 21″ N, 21° 55′ 13″ O (mapo)41.60583333333321.920277777778
Geografio
Map
vdr

Bregalnica (makedone Брегалница) estas la dua plej longa rivero en Norda Makedonio. Ĝi estas maldekstra alfluanto de la rivero Vardar. Ĝia longo estas 225 km kaj la baseno havas areon de ĉirkaŭ 4 307 km².

La kurso de la fluo[redakti | redakti fonton]

Ĝi fontas en la oriento de la lando en la montaro Maleshevo en alteco de ĉirkaŭ 1720 m okcidente de la supro de la monto Chengino Kale (1844 m super marnivelo).

Fluas tra la sekvaj urboj aŭ ne malproksime de ili: Berovo, Pehčevo, Delčevo, Makedonska Kamenica, Vinica, Kočani kaj Štip. Ĉe la vilaĝo de Gradsko, al alteco de ĉirkaŭ 137 m, ĝi fluas en la riveron Vardar.

Alfluantoj, digoj[redakti | redakti fonton]

La rivero Bregalnica havas 7 alfluantojn maldekstre:

Klepalska Reka, Ratevska, Osojnica, Zrnovska, Kozjačka, Otinja kaj Lakavica

kaj poste 6 alfluantoj dekstre:

Želevica, Kamenička Reka, Orizarska Reka, Kočanska Reka, Zletovica kaj Svetinikolska Reka.

Rekte ĉe la rivero Bregalnica estas la diga lago Kalimanci. La digo estas konstruita ĉirkaŭ 5 km sude de la urbo Makedonska Kamenica.Aliaj digoj en la rivera baseno estas konstruitaj sur ĝiaj alfluantoj.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Брегалница en la makedona Vikipedio.

https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/f/fe/Реките_во_Македонија.pdf