Breitenberg (Haardt)
Breitenberg | |||
---|---|---|---|
monto • monteto | |||
Alteco | 545,2 m ü. NHN | ||
Situo | apud Sankt Martin; distrikto Südliche Weinstraße, Rejnlando-Palatinato, Germanujo | ||
Montaro | Haardt, Palatinata Arbaro | ||
Geografia situo | 49° 19′ N, 8° 5′ O (mapo)49.3098.0903333333333Koordinatoj: 49° 19′ N, 8° 5′ O (mapo) | ||
| |||
La monto Breitenberg apud Sankt Martin en la rejnlando-palatinata distrikto Südliche Weinstraße estas 545,2 m alta [1] antaŭpinto de la monto Kalmit en la Palatinata Arbaro kaj ties parto Haardt.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Situo[redakti | redakti fonton]
La Breitenberg situas en la biosfera rezervejo Palatinata Arbaro – Nordaj Vogezoj kaj en la Naturparko Palatinata Arbaro. Ĝia pinto estas 1,3 km nordokcidente de Sankt Martin kaj 3 km okcidentnordokcidente de Maikammer. Kiel la monto Stotz (alteco 603,2), kun kiu ĝi en la nordokcidento estas ligita trans malalta montoselo (ĉ. 535 m), kaj la montoj Wetterkreuzberg (alteco 400,7 m), Taubenkopf (alteco 603,8 m), Hüttenberg (alteco 620,1 m) kaj Kanzel (alteco 531,7 m) la Breitenberg apartenas al la antaŭmontoj de Kalmitmasivo (alteco 672,6 m). Ĝi troviĝas rande de la Haardt.
Bildgalerio[redakti | redakti fonton]
-
Kalmitmasivo vidata de Maikammer kun Breitenberg, Kalmit, Kanzel kaj Wetterkreuzberg
-
Breitenberg
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ LANIS:Topographische Karte |url=http://map1.naturschutz.rlp.de/mapserver_lanis/index.php?mapxy=433879,5462206&scale=10000&layers=tk_farbe,grenzen_land&lang=de |zugriff=2014-03-26