Sankt Martin (Palatinato)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sankt Martin
Blazono
Sankt Martin (Palatinato) (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Südliche Weinstraße
Komunumaro komunumaro Maikammer
Urborajtoj
Koordinatoj 49°18′03″N 08°06′12″O  /  49.30083°N, 8.10333°O / 49.30083; 8.10333 (Sankt Martin (Palatinato))
Alto super la marnivelo 225 m
Areo 11,20 km²
Telefona antaŭkodo 06323
Poŝtkodo 67487
Aŭtomobila kodo SÜW
Oficiala kodo 07 3 37 070
Komunumestro Manfred Lameli
Titolo de komunumestro Ortsbürgermeister
Adreso de la administrejo Immengartenstraße 24
67487 Maikammer
Komunuma retejo www.sankt-martin.de
v  d  r
Information icon.svg
iuj domoj de Sankt Martin, kaj fone vitejoj

Sankt Martin estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Südliche Weinstraße de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de junio 2006 la komunumo havis 1879 loĝantojn.

La loko situas en sunoriĉa valo de la Palatinata arbaro (Pfälzer Wald), kaj vivas unuavice de vinkultivado sur 200 hektaroj. Dum multaj jaroj unu el la lokaj vinkultivistoj cetere estis la esperantisto Hans-Dieter Platz, la organizanto de la Internacia Festivalo. Lige al la vinkultivado aparte dum aŭtuno ankaŭ multaj turistoj vizitas la komunumon, por promenoj en la vitejoj kaj pitoreskaj stratetoj, sed ankaŭ por gustumi la lokan vinon.

Sian nomon la komunumo kompreneble havas honore al la kristana sanktulo Marteno de Tours.

renesanca portalo, interna pordego de la Kopsburg

La Kropsburg situas sur la teritorio de la vinkomunumo Sankt Martin. Antaŭ ĝia detruo en 1689 la spronburgo estis sidejo de la supraj baronoj de la regno, la kavaliroj de Dalberg. Konstruaĵo rekonstruita en la jaro 1771 el la ŝtonoj de la detruita burgo servis ĝis antaŭ nelonge kiel restoracio.