Brikrompa videoludo estas klasika ĝenro de videoludo ofte konsiderata kiel subĝenro de arkadaj videoludoj. La unua brikrompa videoludo, Breakout, aperis en la jaro 1976. Ĝi estis rekte inspirita de Pong. La ĝenerala ludocelo estas detrui aron da brikoj per unu aŭ pluraj pilkoj antaŭ ol aliri la sekvan nivelon.
Plejofte, la ludanto kontrolas ian rakedon, kiun li povas movigi nur horizontale en la malsupra parto de la ekrano. Li devas eviti, ke la pilko transiru tiun limon, haltante ĝin kun la rakedo. Se li estas sukcesa, la pilko estas forsendita direkte al la brikoj. Alikaze, la ludanto perdas la pilkon. Se ĝi estis lia lasta pilko, la ludo finiĝas.
La ĉefa defio de la ludanto do estas la rekapto de la pilko, precipe kiam ĝi movas rapidege.
Multnombraj videoludoj reuzis tiun koncepton kaj proponis variajn plibonigaĵojn. Plej klasika estas la aldono de bonuso aŭ malbonuso por la detruo de certaj brikoj. La bonusoj havas diversajn efikojn, ekzemple pligrandigo de la rakedo aŭ duobligo de la nombro de pilkoj.