Brodi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pri la ago brodi legu en artikolo Brodado..
Vojevodio Tarnopol ĝis 1939, situo de la urbo

Brodi (ukraine Броди; pole Brody; ruse Броды; jide: בראָד /Brod/) estas ukrainia urbo kun 23.239 loĝantoj (2001). Ĝi situas 90 km nordoriente de Lemberg kaj apartenas al regiono Lviv. Ĝi estas ĉe koordinatoj 50° 5′ 0″ N 25° 9′ 0″ O / 50.08333 °N, 25.15000 °O / 50.08333; 25.15000 (mapo).

Historio

La loko estis unuafoje menciita en 1084, kiam ĝi apartenis al la Kieva Regno. Pli poste ĝi apartenis al la pola‐talva ŝtato kaj estis novkonstruita por estis ideala urbo. La urbo ricevis en 1584 la Magdeburgan urborajton.

Ekde la 17-a jarcento la urbo altiris diversajn naciojn, ĉefe judojn kiuj dominis la distan komercadon ekde la dua duono de la 18-a jarcento. Brodi — kiel komerca centro por varoŝanĝo — estis ĉiam unu el la plej riĉaj kaj gravaj urboj de Pollando. La urbo servis kiel centro por la judaj ortodoksoj.

Post tria divido de Pollando en 1772, Brodi iĝis parto de novkreita Galicio de la Habsburga Monarĥio ĝis 1918/1919. Antaŭ la unua mondmilito, proporcio de la judoj atingis 80% en la loĝantaro.

La urbo kaj ties ĉirkaŭo (264 kvadrataj kilometroj) estis deklaritaj en 1779 liberkomerca zono (fare de Maria Teresia), kiu ĉesis nur en 1879. Tio kaŭzis ekonomiajn problemojjn, ĉar la urbo apenaŭ havis industrion. Ĝis la 1860-aj jaroj, Brodi estis (post Lemberg kaj Krakau) la tria plej granda urbo de Galicio, en 1910 ĝi havis la pozicion dek.

Oni fondis en 1854 neeklezian lernejon, kiu estis tranformita al ŝtata gimnazio (1860-aj), kie oni instruis germane ĝis 1906.

Post la unua mondmilito, Brodi venis al Pollando en 1919, ĝin okupis la Ruĝa Amreo en 1939, la germanoj en 1941. La judoj estis kolektitaj en geto kaj oni murdis preskaŭ ĉiujn en la sekvaj tri jaroj.

La urbo estis 1945 parto de la Sovetunio, la Ukraina SSR, oni ensetligis ukrainajn kamparanojn en la senhomiĝintan urbon.

Gravaj personoj de la urbo

Literaturo

  • Barącz, Sandok: Wolne miasto handlowe Brody (Lwów 1865)
  • Chonigsman, Jakov: Evrei goroda Brody (1584 - 1944) (L'vov 2001)
  • Friedländer, Moriz: Fünf Wochen in Brody unter jüdisch-russischen Emigranten (Wien 1882)PDF; 2,3 MB
  • Gelber, Nathan Michael: Toledot jehudej Brody 1584-1943 (Jerušalajim 1955)
  • Kościów, Zbigniew: Brody. Przypomnienie kresowego miasta (Opole 1993)
  • Kuzmany, Börries: Brody. Eine galizische Grenzstadt im langten 19. Jahrhundert (Böhlau, Wien/Köln/Weimar 2011) ISBN 978-3-205-78763-1 PDF; 16,9 MB
  • Lutman, Tadeusz: Studja nad dziejami handlu Brodów w latach 1773-1880 (Lwów 1937)
  • Wischnitzer, Mark: Die Stellung der Brodyer Juden im internationalen Handel in der zweiten Hälfte des 18. Jahrhunderts, in: Wischnitzer, M. (Hg.): Festschrift zu S. Dubnows 70. Geburtstag (Berlin 1930), 113-123
  • Zrobek, Bohdan: Brody i Bridščyna. Istoryčno-memuarnyj zbirnyk. Kniha II (Brody 1998)

Eksteraj ligiloj