Buĉaĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rivero Stripa en Buĉaĉ, 2005
Monumento al ukrainia poeto Taras Ŝevĉenko.
la malnova urbohalo de Buĉaĉ, kunlaboro de Bernard Meretyn (arĥitekto) kaj Jan Jerzy Pinzel (skulptisto).

Buĉaĉ (ukraine Бучач; pole Buczacz; jidiŝe בוטשאטש; germane Butschatsch) estas malgranda urbo situanta ĉe rivero Stripa (alfluanto de la rivero Dnestro) en Ternopila provinco, okcidenta Ukrainio. Ĝi estas administra centro de Buĉaĉa distrikto. Ĝi situas 135 km sude de Lvivo, en historia regiono de Galicio.

La urbo havis ĉ. 12.500 loĝantojn en 2001.

Historio

La unua mencio de Buĉaĉ okazis en 1260, tiutempe la areon regis poloj, judoj, armenoj, la teritorion regis Pollando. La urbon konkeris en 1772 kaj 1775 la turkoj. La urbon aneksis en 1772 Aŭstrio - dum la unua dispartigo de Pollando - kaj posedis ĝis 1918.

La plej grava industrio komence de la 20-a jarcento estis uzino kun 200 laboristoj (ĉefe junulinoj), kiuj produktis lignajn ludilojn.

La urbo estis parto de la Okcidenta Ukrainio post la dua mondmilito, la urbon ricevis Pollando en 1923.

Komence de la dua mondmilito, Orientan galicion aneksis la Sovetunio, tiel ankaŭ Buĉaĉon. En 1941, la areon invadis germanoj kaj murdis la judojn. Poste la Sovetunio forpelis la germanojn.

Ekde 1991, la urbo apartenas al la sendependa Ukrainio.

Famaj personoj

Eksteraj ligiloj