Samuel Josef Agnon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La nobelpremiita Samuel Joseph Agnon

Samuel Josef AGNON, vere: Jozef Ŝmuel Czaczkes (naskiĝinta en la 17-a de julio 1888 en Buĉaĉ, mortinta en la 17-a de februaro 1970 en Reĥovot apud Telavivo) estis aŭstra-israela verkisto.


Vivo[redakti | redakti fonton]

Kiel 15 jaraĝulo li publikigis la unuajn poemojn, kiujn li skribis kaj en la hebrea kaj en la jida lingvo.

Alveninte en Palestino en la 1907-a jaro, li instalis sin en 1910 en Jerusalemo. Krom pli longa restado en Germanujo de 1913 ĝis 1924 li ĉiam vivis en Israelo. En 1935 li estis la unua ricevinto de la Bialik-premio, la plej renoma literatura premio de Israelo.

En 1966 oni aljuĝis al li same kiel al Nelly Sachs la premion pri literaturo. Dum la laŭda parolado substrekitis lia "ege karakteriza rakontadarto kun motivoj el la vivo de la juda popolo".

Temoj[redakti | redakti fonton]

Liaj en klasika stilo verkitaj rakontoj entenas multe da judaj popolaj legendmotivoj kaj elementoj de juda mistiko. Ili raportas pri la disfalo de la judaj komunumoj en Galicio inter la junaj jaroj de la verkinto kaj la katastrofa eksplodo de la Unua mondmilito.

Liaj en Israelo ludantaj historioj aliaflanke rakontas pri la konfliktoj inter tradiciaj setlintoj kaj modernaj judoj.

Al la plej konataj verkoj nombriĝas la romanoj Die Versorgung der Braut (1931, prilaborita en 1953), Nur wie ein Gast zur Nacht (1938/1939) kaj Ŝira (postmorte 1971).


Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]