Bufroŝtono
Bufroŝtono, radbufro aŭ raddistancilo estas konusforme rondeca konstruelemento el ŝtono aŭ el alia materialo por protekti la konstruaĵoeĝojn, pordegoveturejojn aŭ tunelportalojn kontraŭ damaĝoj fare de radoj. Ofte estis grandaj konusformaj elementoj, kiun oni enkonstruis ĉe domanguloj. Oni preferis malmolajn ŝtonojn (rokaĵo), por protekti la molajn ŝtonojn de la konstruaĵo (ekzemple sabloŝtono). Sen protekto de la bufroŝtono la feraj radoj de kaleŝo rapide estus detruintaj la muron.
Ankaŭ speciale protektindajn objektojn sur stratoj aŭ placo protektis bufroŝtono. Minimume ekde la romia epoko tiaj protektiloj estis uzataj. Ekzemplo estas la distanckolumo rande de antikva stratfragmento ĉe Donnas.
Raddistanigiloj el la epoko de romaniko kaj gotiko grandparte ne estas ornamitaj, same dum postaj epokoj de kampara arĥitekturo. Ekde la renesanco ĉe urbaj kaj senjoraj konstruaĵoj komenciĝis la kutimo ornamigi la objektojn.
Hodiaŭ oni ofte alkonstuas bufroŝtonojn el betono antaŭ pordego (arĥitekturo) por protekti la pordegojn kontraŭ ŝarĝkamionoj. Parte apartaj ŝtalkonstruaĵo uzeblas kiel raddistancigilo.
Specialaj formoj [redakti]
En aŭto-riparejoj kaj aŭtolavejoj estas similoaj konstruaĵoj por gvidi la aŭton. La veturŝpuroj al la lubrika ŝakto aŭ al la aŭtolavatoro borderitaj per L- aŭ r T-formaj ŝtalprofiloj. ILi altas kelkajn centimetrojn kaj gidas la radojn en la ĝustan pozicion.
Ekzemploj de bufroŝtonoj [redakti]
Ĉe Brandenburger Tor en Berlino funkcias ne plu uzataj kanontuboj kiel raddistancigilo.
Specialan tipon de bufroŝtono troviĝas en la urbeto Waldkirchen en la Bavaria Arbaro. ĉiziataj figuroj estas el granito. Troviĝas tie la „Ĉiama novedzon“, lia edzino „Gretel“, la „gastejestro“, la „forijuĝidto“ kaj „la foirvirino“. Waldkirchen havas la kromnomon „Radabweiser-Stadt im Bayerischen Wald“ (esperante: radistancigila urbo de la Bavara Arbaro).
Historiaj bufroŝtonoj torviĝas sne tuta Eŭropo. Speciale ofte ili ankoraŭ estas en kamparana arĥitekturo. Komence de la 20a jc oni ofte malkonstuis ilin en urboj, ĉar la veturiloj fariĝis pli kaj pli larĝaj kmare kun la ccevalaj ĉaroj de la pasinteco. Ilia funkcio pli kaj pli tranpenas mekanika, hidraŭlika ka elektronika gvidsistemoj de la ŝpuro.-->
-
Kitzingen 07 Radabweiser.JPG
Bufroŝtono en Kitzingen
-
metala raddistancigilo el la epoko de la tria imperio en Parizo
-
Bufroŝtono en Dilsberg
-
raddistancigilo el marmoro en Nedvědice
-
figuro el granito en Waldkirchen („la ĉiama nuptofestanto“)