Bulcsu Bertha

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bulcsu BERTHA [bulĉu berta], hungare Bertha Bulcsu estis hungara verkisto kaj ĵurnalisto.

Bulcsu Bertha naskiĝis la 9-an de majo 1935 en Nagykanizsa. Li mortis la 19-an de januaro 1997 en Budapeŝto.

Biografio

Bulcsu Bertha komencis labori en redaktejo de ĵurnalo en Pécs. Ekde 1967 li vivis en Budapeŝto kie li redaktis konatajn revuojn. Li ricevis diversajn premiojn.

Verkoj (selekto)

  • Lányok napfényben (Fraŭlinoj en la sunbrilo), 1962
  • A nyár utolsó napja (Lasta tago de la somero), 1968
  • Meztelen a király (Estas nuda la reĝo), 1972
  • A kenguru (La kanguruo), 1976
  • Délutáni beszélgetések (Posttagmezaj babiladoj), 1978
  • Tűzgömbök (Fajrogloboj), 1985
  • Kémnő a sárkányrepülőtéren (Spionino sur la etflughaveno), 1992
  • Kommunizmus délutáni napfényben (Komunismo en posttagmeza sunbrilo), 1996
  • Amerikai fiúk (Usonaj knaboj), 2000

Memorigiloj

  • Memoropremio "Bertha Bulcsu" 2004

Fontoj

  • Hungara Vikipedio