Buntio
| Buntio | ||
|---|---|---|
| Akvejo | Pacifika oceano | |
| Geografia situo | 47° 45′ S, 179° 3′ O-47.75179.05Koordinatoj: 47° 45′ S, 179° 3′ O | |
|
|
||
| Nombro de insuloj | 13 (+multnombraj rokoj) | |
| Ĉefa insulo | Depot Island | |
| Tuta areo | 1,35 km² | |
| Loĝantoj | (neloĝata) | |
Buntio, aŭ en angla origine Bounty Islands, estas malgranda grupo de 13 neloĝataj granitecaj insuletoj kaj nombraj rokoj, kun kombina areo de 135 ha, sude de la Pacifika Oceano kiuj estas teritorie parto de Novzelando. Ili kuŝas je ĉirkaŭ 670 km oriente-sudoriente de la Suda Insulo de Novzelando, kaj je 530 km sudokcidente el Ĉathamaj Insuloj. La grupo estas Monda heredaĵo de Unesko.[1]
Historio [redakti]
La Buntia Isnularo estis malkovrata de la kapitano William Bligh en 1788 kaj nomita laŭ sia ŝipo, la Bounty, ĝuste monatojn antaŭ la fama ribelo. Dum la 19a jarcento, ili estis populara ĉasejo fokoĉasistoj.
Flaŭro kaj faŭno [redakti]
Ekologie, la insularo estas parto de la ekoregiono Antipoda Ĉeantarkta Insula Tundro ekoregiono. Plantoj estas ekzemple Lepidium oleraceum, dum estas ankaŭ grandaj nombroj de marbirdoj, kiaj la rara Buntia kormorano.