Buzuko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Buzuko
Buzukisto Luca Giacometti dum koncerto de Modena City Ramblers

Buzuko (bouzouki) estas kordinstrumento kaj fakte temas pri longokola liuto. Kvankam tiu ĉi instrumento estas "juna", ties historio tuŝas ĝis antaŭhelena periodo. Per la longeco de kolo ĝi estas simila al turka sazo, el kiu estiĝis per diminutivo ankaŭ la nomo de tiu ĉi instrumento (Saz Buzuk → Bouzouki). La konstrumaniero de la korpo diferencas de sazo, kiun oni plimulte ĉizis el unu peco de ligno, transprenita el neapola mandolino, per kio ĝi enviciĝas en familion de mandolinaj instrumentoj.

La unuaj instrumentoj de tiu ĉi nomo komencis aperi en la dua duono de la 19-a jarcento. Tiam ili estis preskaŭ nedistingeblaj de la turka sazo, komence de la 20-a jarcento jam ili estis similaj al la hodiaŭaj. Ĝis la dua mondmilito ekzistis sole seskordaj instrumentoj. Kvara kordo estis aldonita nur post la dua mondmilito. Pli malnovaj versioj havas 3 parojn de kordoj agorditaj je dD-AA-DD, pli novaj okkordaj versioj havas 2 parojn de kordoj agorditaj oktave, pliaj 2 estas unisonaj cC-fF-AA-DD. Ludo je buzuko karakteriziĝas per rapidaj kuroj kombinitaj kun ornamaĵoj kaj tremolo (Tremolo estas gitara ludtekniko. Tio estas rapida plektra tekniko eluzanta ripetadon de samaj tonoj.)

En Grekio ĝi estas senĉese unu el la plej serĉataj kaj la plej ŝatataj instrumentoj. Eblas diri, ke la instrumento en granda mezuro popoliĝis, danke al stilo nomata rebetiko, kiu estas ofte komparata al bluso. La plej grandaj pioniroj de la novepoka ludo estas Markos Vamvakaris, Vassilis Tsitsanis kaj Manolis Chiotis.