Céleste Albaret

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Céleste Albaret
Persona informo
Naskonomo Augustine Célestine Gineste
Naskiĝo 17-an de majo 1891 (1891-05-17)
Morto 25-an de aprilo 1984 (1984-04-25) (92-jaraĝa)
en Méré
Tombo cemetery of Montfort-l'Amaury
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo housekeeper
vdr

Céleste ALBARET (denaske Gineste; 17a de Majo 1891 – 25a de Aprilo 1984) estis kamparanino kiu translokiĝis al Parizo en 1913 kiam ŝi edziniĝis al taksiŝoforo Odilon Albaret; ŝi estas plej bone konata kiel dommastrino kaj sekretario de la verkisto kaj eseisto Marcel Proust. Izolita kaj enua en la ĉefurbo, kaj je sugesto de ŝia edzo, Albaret ekfaris demarŝojn por Proust, kiu estis la plej regula kliento de ŝia edzo. Poste ŝi iĝis lia sekretario kaj dommastrino. Dum la finaj jardekoj de la vivo de Proust, kiam lia sanstato malboniĝis kaj li iom post iom retiriĝis hejmen, kvankam plue laborante intense en sia verkado, ŝi iĝis lia zorgistino kaj lia plej fidinda ligilo kun la mondo trans lia korko-ŝirmita dormoĉambro".[1][2][3]

Marcel Proust mortis en 1922 kaj Albaret translokiĝis por administri malgranda hoteleton en Parizo, kun siaj edzo kaj filino. Odilon Albaret mortis en 1960, kaj je tiu tempo la hotelo estis vendita kaj Albaret iĝis zorgisto-gvidisto en muzeo de Montfort-l'Amaury, je la okcidenta bordo de Parizo. Komence de la 1970-aj jaroj ŝi estis konvikita de la eldonejo Laffont por ke ŝi transdonu tion kion ŝi scias pri la privata vivo de Marcel Proust, kiu estis ankoraŭ ikona literatura figuro inter intelektuloj. Ŝi diktis sep dek horojn de registrita materialo al Georges Belmont, ĵurnalisto-tradukisto kun reputacio konstruita je intervjuoj kun usonaj kinsteluloj kaj tradukoj al la franca de anglalingvaj romanoj de Anthony Burgess, Graham Greene, Henry James, Henry Miller kaj aliaj. La rezultanta biografia portreto de Proust havigis multajn nekonatajn detalojn, kvankam la ĝenerala bildo estis en plej aspektoj konfirmantaj kongrue kun la informo jam havigita de Proust en liaj romanoj kaj aliloke.[1] Tiu portreto estis bone ricevita de kritikistoj.[4][5] La memorkolekto de Albaret pri ŝia dunginto estis pli amplekse komunikita pere de publikigo en 1982 fare de Percy Adlon de la germana filmo Céleste (1980) kiu estis bazita sur la libro de Georges Belmont.[6]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (October 2003) Monsieur Proust. New York Review of Books. ISBN 1-59017-059-8.
  2. Celeste Albaret, 92, Is Dead;. Helped Proust in Last Years. New York Times (1984). Alirita 30a de Majo 2018.
  3. E' morta Céleste Albaret, l' angelo custode di Proust. La Repubblica (27a de Aprilo 1984). Alirita 30a de Majo 2018.
  4. Walter Busse (6a de Majo 1974) Nachschlüssel zum Ritz. Céleste Albaret: „Monsieur Proust. Aufgezeichnet von Georges Belmont“. Deutsch von Margret Carroux. Kindler; 356 pp.; 38 Mark.. Der Spiegel (rete). Alirita 30a de Majo 2018.
  5. Monsieur Proust: souvenirs; recueillis par Georges Belmont. Paris: Robert Laffont, 1973
  6. Andrew Sarris kaj aliaj reviziantoj. See Celeste, and stay with it through its final, convulsive moments… and you will be privileged to experience one of the most profound tributes one art form has ever paid to another.. Felix Adlon. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 30a de Majo 2018.