Củ-Chi-tuneloj
La Tuneloj Củ Chi (elparolata kiel "kuĉi") estas tuneloj en Ho-Chi-Minh-urbo, Vjetnamio. Ili etendas 40 km-ojn norden de la centra urbo. Ili estas parto de pli granda reto de tuneloj, kiuj estis konstruataj dum la Vjetnama milito.
Origine la tuneloj estis pli ol 200 km-ojn longaj, sed nun estas konservitaj je nur 120 km. En la tuneloj troviĝis lernejoj, hospitaloj, kuirejoj, dormoĉambroj, salonoj, kaj armilejoj.
Hodiaŭ, la tuneloj estas malfermitaj por turistoj.
Eksteraj ligiloj
La 97-a Universala Kongreso de Esperanto 28 julio —4 aŭgusto 2012, Hanojo - Vjetnamio
Bildaro
-
Soldato montras fosaĵeton al la Tuneloj Cu Chi.
-
Komandejo en la tuneloj.