Café 't Mandje

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Café 't Mandje
trinkejo
Lando Nederlando vd
Situo Amsterdamo
Situo
Geografia situo 52° 22′ 29″ N, 4° 54′ 4″ O (mapo)52.374722224.90111111Koordinatoj: 52° 22′ 29″ N, 4° 54′ 4″ O (mapo)
Café 't Mandje (Amsterdam-Centrum)
Café 't Mandje (Amsterdam-Centrum)
DEC
Café 't Mandje
Café 't Mandje
Situo de Café 't Mandje
Map
Café 't Mandje
Retejo http://www.cafetmandje.nl/
vdr
Bierejo Café 't Mandje en la strato Zeedijk en Amsterdamo.

La bierejo Café 't Mandje, kiu situas ĉe Zeedijk 63 en Amsterdamo, Nederlando, estas unu el la unuaj bierejoj en Nederlando kie gejoj kaj lesbaninoj ne devas kaŝi sian seksan orientiĝon. Ĝi funkciis ekde 1927 ĝis 1983 kaj denove malfermiĝis en 2008.

Male ol oni ofte kredas, 't Mandje ne estas la unua bierejo por gesamseksemuloj en Amsterdamo. Jam en la unua kvarono de la 20a jarcento troviĝis kvin diversaj lokoj kiujn oni povus karakterizi kiel gejajn trinkejojn, el kiuj la plej bone konata estas The Empire en la strato De Nes.

Sub la posedantinoj Bet kaj Greet van Beeren[redakti | redakti fonton]

En 1927 Bet van Beeren, 25-jaraĝa, transprenis de sia onklo la trinkejon Amstelstroom aan de Zeedijk. Zij ŝanĝis la nomon de la trinkejo al "In 't Mandje" ("En la korbeto") tial ke ŝia patrino alportis ĉiutage manĝaĵojn en korbeto. Tiutempe Bet van Beeren estis rimarkebla figuro de la Amsterdama nokta vivo. Vestite per leda jako ŝi emis rapidegi tra la urbo per sia motorciklo, fojfoje kun sia plejlasta konkeritino sidanta malantaŭ ŝi. Bet ekkomprenis jam dum sia junaĝo ke ŝi altiriĝas de virinoj.

't Mandje estis populara loko por prostituitinoj kaj iliaj estroj, maristoj, artistoj kaj provincanoj. En la unua tempo, la kisado ankoraŭ ne estis permesata en la trinkejo, kaj viro nur rajtis danci kun virino kaj, inverse, virino kun viro. Nur en la Tago de la Reĝino viro rajtis danci kun alia viro, kaj virino kun virino. Kvankam tio estis permesata ĉie en tiu festotago, la trinkejo de Bet van Beeren famiĝis pro tio. Per sia trinkejo, kiu precipe post la Dua Mondmilito gajnis grandan reputacion, Bet iĝis stelulino de la Amsterdama geja medio kaj oni alnomis ŝin la Reĝino de la Zeedijk.

Bet van Beeren forpasis la 16an de julio 1967, kiam ŝi estis 65-jara. Anstataŭ katafalko oni metis ŝian kadavron sur la bilardon en la trinkejo mem. Post tiam la entreprenon transprenis ŝia fratino Greet, kiu ekspluatis ĝin ĝis 1983, kiam la trinkejo devis fermiĝi pro daŭra ĝenado de la heroin-komercado, kiu tiutempe ege malbonigadis la kondiĉojn en la Zeedijk-strato. La interno de la trinkejo restis netuŝita dum 25 jaroj. Ĝi malfermiĝis nur dum unu semajno dum la Gejaj Ludoj en 1998.

Konservado kaj remalfermo[redakti | redakti fonton]

En la komenco de la 1990aj jaroj oni provis krei muzeon pri samseksemo en la domo de la trinkejo kaj enigi la internon en la liston de leĝe protektataj monumentoj. Ekde 1999 la Amsterdam Museum havas maketon de la trinkejo, kiu inkluzivas originalajn elementojn. Tie troviĝas ankaŭ la originala meblaro, kaj la paperaj objektoj (kiel ekz. ĉiuj fotoj sur la muroj) eniĝis la arkivojn de la urbo Amsterdamo.

La fama bierejo remalfermis siajn pordojn en 29 aprilo 2008, la tagon antaŭ la Tago de la Reĝino, kun interno kiu estis kvazaŭ ekzakta kopio de la originala, eĉ havante la fortranĉitajn kravatojn kiuj pendas de la plafono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Amsterdamo kiel geja ĉefurbo (en la Nederlanda)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]