Camilo Torres Tenorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Camilo Torres Tenorio

Camilo Torres (Popajano, Nova Granado, 22-a de novembro de 1766 - Santafé de Bogotá, 5-a de oktobro de 1816) estis advokato, intelektulo, politikisto, estro kaj martiro kiu estris la movadon por la unua sendependo Nova Granado, nune Kolombio. Pro sia enorma kapablo oratora, pasis al historio kiel El Verbo de la revolución (la revolucia vorto). Jam en 1793 suferis persekutadon ĉar havis en sia biblioteko librojn en franca, kiuj estis alportitaj al la Inkvizicio. En 1809 li sendis plendan dokumenton (pri maljusta situacio de krioloj) al la hispana registaro kiu tiam estis konfuze inter la diversaj Juntoj, kaj flate ĝi ne alvenis al ricevonto.

La 15an de novembro de 1815 li estis elektita Prezidento de la Unuiĝintaj Provincoj de Nova Granado. La 12an de marto de 1816, post la parta malvenko de la trupoj de Custodio García Rovira en Cachirí kaj tiu definitiva en El Socorro, rezignis al la posteno kun la guberniestro de Kundinamarko, nome José María García Hevia. Tiam li defendis federalan sistemon.

La hispana generalo Pablo Morillo persekutis la sendependistojn kaj en julio de 1816 Torres estis kaptita kaj mortpafita 5an de oktobro de tiu jaro. La hispanoj krome dispecigis la kadavron por terurigi la loĝantaron.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]