Camporrélls

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Camporrells)
Camporrélls
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22570
Demografio
Loĝantaro 151  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 58′ N, 0° 31′ O (mapo)41.95990180.5234385Koordinatoj: 41° 58′ N, 0° 31′ O (mapo) [+]
Alto 665 m [+]
Areo 26,710214 km² ( 267 1.0 214 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Camporrélls (Provinco Ŭesko)
Camporrélls (Provinco Ŭesko)
DEC
Camporrélls
Camporrélls
Situo de Camporrélls
Camporrélls (Hispanio)
Camporrélls (Hispanio)
DEC
Camporrélls
Camporrélls
Situo de Camporrélls

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Camporrélls [+]
vdr

Camporrélls [kampoRELS] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la nordoriento de la komarko La Litera (kies administracia ĉefurbo estas Binéfar dum la ĉefurbo por histori-kulturaj aferoj estas Tamarite de Litera) apartenanta al la oriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Camporrélls estas parto de la nomita "Aragona Strio", ĉar ĝi estas teritorio de katalunparolantoj de Aragono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la nordoriento de la komarko La Litera, okcidente de la rivero Noguera Ribagorzana. La municipa teritorio limas norde kun Estopiñán del Castillo, okcidente kun Baélls kaj sude kun Castillonroy kaj Baldellou, kaj oriente kun la provinco Ilerdo.

La loĝloko Camporrélls mem kiel sidejo de la municipo (665 msm)[1] estas je 106 km sudoriente de Huesca, borde de la rivero Pedriza. Ĝi estas komunikata laŭ la regiona ŝoseo A-2218 sudokcidente kun Baldellou, kaj nordokcidente kun Saganta.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj en direkto al Francio. Dume oni starigis kolektivecon en la urbo ĉefe fare de la anarkiismaj trupoj.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Camporrélls kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 136 loĝantoj (2022).[2]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (fruktarboj, cerealoj), ĉasado kaj brutobredado (porkoj, ŝafoj kaj kaproj) al malfermo al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro.

Ĉefaj vidindaĵoj estas jenaj:

  • La preĝejo.
  • Naturaj lokoj, ekzemple akvorezervejo Sankta Ana.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  2. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [http:// Oficiala retejo]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Camporrélls en la hispana Vikipedio.