Cebiv (kastelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cebiv
kastelo
Kastela fasado el vilaĝplaco
Oficiala nomo: Cebiv
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Tachov
Administra municipo Cebiv
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Situo Cebiv
 - koordinatoj 49° 49′ 45″ N 12° 58′ 45″ O / 49.82917 °N, 12.97917 °O / 49.82917; 12.97917 (mapo)
Stilo baroka arkitekturo
Unua skribmencio 1543 burgejo
Konstruinto Löwensteinidoj
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Cebiv Castle
Portalo pri Ĉeĥio

Cebiv estas kastelo en samnomata municipo en distrikto Tachov konstruita en la unua duono de la 18-a jarcento en baroka stilo. Ĝi estas protektita kiel kultura memorindaĵo de Ĉeĥio.

Historio[redakti | redakti fonton]

El la jaro 1543 devenas la unua skribmencio pri gotika burgejo, kiu apartenis al Jan Drzdeř el Hrádek. Post tio, kiam formortis liaj viraj idoj, la senjorujon akiris filino Eva edziniĝinta kun Jindřich Strojetický el Strojetice, al kies idoj ĝi apartenis ĝis la jaro 1646, kiam la bienon heredis senjoroj el Vrtba. En la jaro 1657 la burgejo forbrulis kaj verŝajne ĝi ne estis riparita. Plej supera burggrafo Jan Josef z Vrtby vendis la kastelon en la jaro 1712 al Löwensteinidoj, al kiuj ĝi apartenis ĝis la jaro 1945 kaj kiuj sur loko de la devena burgejo en la unua duono de la 18-a jarcento konstruis la barokan kastelon.

Konstrua aspekto[redakti | redakti fonton]

La kastela konstruaĵo kun mansarda tegmento havas bazplanon en formo de litero H. En duetaĝa ĉefa fasado troviĝas enireja portalo. La fasadoj estas membrigitaj per pilastraj frisoj. Kelkaj ĉambroj havas krucvolbojnbarelvolbojn.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]