Centrita kuba nombro
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 9 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
En matematiko, la centrita kuba nombro estas centrita figuriga nombro kiu prezentas kubon. La centrita kuba nombro por n estas donita per la ekvacio
- n3 + (n+1)3
La unuaj kelkaj centritaj kubaj nombroj estas
1, 9, 35, 91, 189, 341, 559, 855, 1241, 1729, 2331, 3059, 3925, 4941, 6119, 7471, 9009, 10745, 12691, 14859, 17261, 19909, 22815, 25991, 29449, 33201, 37259, 41635, 46341, 51389, 56791, 62559, 68705, 75241, 82179, 89531, 97309, 105525. A005898 en OEIS
Se Cn estas la n-a centrita kuba nombro kaj Pn estas la n-a kvadrata piramida nombro, do
- Cn = Pn + 4Pn-1 + Pn-2
Centritaj kubaj nombroj havas aplikojn en modelado de ŝeloj de atomoj.

