Centro Botín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Centro Botín
muzeo
Muzeo en novembro 2017.
Oficiala nomo: Centro Botín
Ŝtato Hispanio Hispanio
Duoninsulo Iberio
Regiono Kantabrio
Urbo Santandero
Situo Paseo Pereda
 - koordinatoj 43° 27′ 37.98″ N 3° 48′ 13.96″ U / 43.4605500 °N, 3.8038778 °U / 43.4605500; -3.8038778 (mapo)
Inaŭguro 2017
Ĉefulo Vicente Todolí
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo kadre de Hispanio
Situo kadre de Hispanio
Situo kadre de Hispanio
Vikimedia Komunejo: Centro Botín
Retpaĝo: http://www.centrobotin.org

Centro Botín estas kultura centro en Santandero (Kantabrio), en Hispanio, inaŭgurita en 2017. Ĝi celas iĝi unua-ranga arto-centro en Hispanio por konkuri internacie kun aliaj gravaj centroj kaj muzeoj.

Ĝi estas projekto lanĉita de Fondaĵo Marcelino Botín. La konstruaĵo havas du apartajn ejojn, parte super maro en la Golfo de Santandero, kaj estis dezajnita de la itala Pritzker-premia arkitekto Renzo Piano.[1] Ĝi staras ĉe la marbordo, tuj antaŭ la sidejo de la Banko Santandero, kies ĉefa akciulo estis la samnoma bankisto Emilio Botín.

La okcidenta ejo estas cela al arto kaj havas ekspoziciejon larĝan je 2.500 m². Sub ĝi estas komerca kaj restoracia areo. La orienta ejo, pli malgranda, estas edukejo kun teraso kun paronamo de la Golfo de Santandero. Sub ĝi ankaŭ estas ŝirmita placo granda je 950 m².[2] Laŭ la bankisto Emilio Botín, forpasinta estro de la Fondaĵo Marcelino Botín, la konstruado kostis je 77 milionoj de eŭroj.[3] Plie, la fondaĵo promesis ĉiujaran buĝeton je 12,5 milionoj de eŭroj por subtenado kaj progreso de la centro.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]