Cenzuro en Alĝerio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laborkondiĉoj de ĵurnalistoj en Alĝerio evoluis depost la sendependenco en 1962. Post 1990 la gazetara kodo estis abolita, permesante pli grandan liberecon al la gazetaro. Tamen dum la interna milito en la 1990-aj jaroj pli ol 70 ĵurnalistoj estis mortigitaj, aŭ de la sekurectrupoj aŭ de islamanoj. 60 ĵurnalistoj estis mortigitaj inter 1993 kaj 1998 en Alĝerio.[1]

Referencoj

  1. Entre menace, censure et liberté: La presse privé algérienne se bat pour survivre (inter minacoj, cenzuro kaj libereco: privata gazetaro alĝeria luktas por supervivi), 31-an de marto, 1998

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj