Cerbolavado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cerbolavado estas ripeta altruda konvinkado de homoj pri akcepto de iu ordono aŭ instruo, je kiu tiu ne kredas aŭ ne estas sufiĉe konvinkita.

En la ĉiutaga parolo oni uzas tiun esprimon pri ĉiuj manipulaj metodoj, kiuj volas ŝanĝi la homan pensadon aŭ agadon kontraŭ ties deziroj kaj konoj.

La nocio plej bone uzebla pri programoj de la politikaj kaj religiaj konvinkoj. La metodoj de la cerbolavado estas karakterizaj: izolo de la individuo de la pli fruaj kunuloj, amikoj kaj informaj fontoj; devigo je rigora vivordo, obeemo kaj fideleco. Oni efikas fortan socian premon je la individuo kaj oni premias la kunlaboron. Se la individuo ne kunlaboras, oni uzas korpajn kaj spiritajn punojn (de la sociala ekskludo, kritiko al fortiro de manĝaĵoj, dormebleco ktp.). Povas okazis eĉ enprizonigo kaj torturo. Tiuj lastaj estis oftaj en la komunistaj prizonoj en Sovetunio kaj Ĉinio.

Cerbolavado okazas en la demokratiaj landoj en religiaj sektoj kaj etaj politikaj movadoj.

La esprimo "cerbolavado" aperis dum la Korea milito kiam oni akuzis Nordan Koreion "lavi" la cerbojn de usonaj militkaptitoj. Tiu okazis, ĉar kelkaj militkaptitoj aperis en propagandaj filmojn de Norda Koreo en kio ili parolis kontraŭ la milito aŭ pro la komunismo. Usona registaro, sekve, diris ke koreanoj "lavis" la cerbojn de usonaj soldatoj, ĉar ili ne propravole estus komunistoj aŭ eĉ kontraŭ la milito. Post tio, la esprimo aperis en multaj spionaj filmoj dum Malvarma milito kun sekvaj trojgoj.

Cerbolavado kiel hipnozo, ne funkcias kontraŭ homoj kiuj havas fortan personecon kaj ne estas longdaŭra, malgraŭ la filmoj. Ankaŭ estas kultura elemento en ĝi, ĉar al turkaj soldatoj, kaptitaj de koreoj neniam eblis "cerbolavado", kelkaj kredas ke tio okazis ĉar usonanoj bezonus pli da socian reinforton ol turkoj.