Chaki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tipa laka natsume (chaki el ligno).

Chaki (japane: 茶器) estas nomo porĉiaj te-ujoj uzitaj dum japana teceremonio. Chaki estas la ujo en kiu oni metas teon antaŭ porti ĝin en la ĉambron kie okazos la cremonio. El chaki la teo estas metita en la bovlon por preparado. Tamen chaki-oj ne estas uzitaj por konservi la teon, sed nur por transporti ĝin.

Chaki estas tradicie faritaj el ligno, bambuoceramiko. Ili estas klasigitaj laŭ materialo kaj formo, sed ankaŭ laŭ tetipo (fajna aŭ dika teo).


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]