Chalcides striatus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chalcides striatus.

La iberia trifringa skinko (Chalcides striatus) estas specio de lacerto de la familia Scincidae (Skinkedoj).

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri malgranda lacerto, kun malgranda kapo, triangula, larĝa kun rondoforma muzelo. La korpo estas mallonga kaj dika, rondoforma aŭ kvarangula sekcie, ŝirmita per brilaj skvamoj. La kruroj estas mallongaj, la vosto estas cilindra samlonga kiel la korpo. En tiu specio estas seksa dimorfismo, la inoj estas pli malgrandaj, flavecbrunaj aŭ olivecaj kun brunaj strioj (epiteto de la specio), kaj la ventro blankeca aŭ flaveca. Ili estas ovovivonaskaj.[1]

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Ili vivas preskaŭ en tuta Hispanio kaj Portugalio. En Francio ili estas ĉe la marbordo de Mediteraneo, kaj norde laŭ la valo de la rivero Rodano kaj oriente ĝis Ligurio. En Hispanio mankas nur en kelkaj orientaj provincoj (Murcia, Alicante, Valencia kaj Castellón), same kiel en granda parto de Almería, Teruel kaj Cuenca, plej verŝajne pro la iompostioma pliigo de la arideco en la lastaj jardekoj. Ĝi malabundas en teritorioj kun precipitaĵoj malsupraj al 500 mm. Ĝia distribuado estas nekontinua, tiel ke malapero aŭ modifo de kelkaj habitatoj rezultas en la formorto aŭ izoligo de populacioj en arbar-insuloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pollo, C. J. (2015). Eslizón tridáctilo ibérico - Chalcides striatus. En: Enciclopedia Virtual de los Vertebrados Españoles. Salvador, A., Marco, A. (Eds.). Museo Nacional de Ciencias Naturales, Madrid .
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Chalcides striatus en la hispana Vikipedio.