Charles Ezra Sprague

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Charles Ezra Sprague naskiĝis en Nassau, Rensselaer County, New York 1842 kaj mortis 1912. Li estis heroo de Usona enlanda milito kaj volapukisto. Li ankaŭ partoprenis movadon por reformi la anglan lingvon.

Li havas tre grandan emon al lingvoj, kiam li estis 8-jaraĝa li jam scias la hebrean. Li eniris universitaton 14-jaraĝa, kaj tie lernis facile la grekan. Li lernis la volapukon, kies unuan lernolibron en la angla li verkis: Handbook of Volapük (1888). Poste li lernis Esperanton.

Dum enlanda milito, li partoprenis faman Batalon de Gettysburg, en kiu li defedis la atakojn en Little Round Top. Li iĝis kolonelo post la batalon, kaj li servis en tiu posteno ĝis 1901 en Nacia Gvardio.

Li estis kontabilisto kaj prezidento de Instituto de Kontabilismo de Novjorkio.



Eksteraj ligiloj