Charles Laisant

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles-Ange Laisant

Charles-Ange LAISANT [lezan] (naskiĝis la 1-an de novembro 1841 en Indre apud Nantes; mortis la 5-an de majo 1920 en Asnières apud Parizo) estis franca matematikisto kaj politikisto.

Li estis oficiro ĝis 1876, sed jam de 1871 li interesiĝis pri la politiko. Li estis deputito, redaktoro kaj direktoro de politikaj ĵurnaloj. Li apogis la faman generalon Georges Boulanger kaj pro tio estis kondamnita. De 1893 li dediĉis sin nur al la scienco. Li verkis plurajn librojn pri supera matematiko. Varbita de Charles Méray al Esperanto en 1900, li propagandis ĝin inter la scienculoj. Li estis vicprezidanto de SFPE. Li kunlaboris en kelkaj Esperantaj gazetoj, kaj verkis broŝurojn pri kaj en Esperanto. Li estis vicprezidanto de la Pariza Esperanto Grupo, 1901.

Verkoj eldonitaj en Esperanto

Eksteraj ligiloj

Trovu « Charles-Ange Laisant » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»