Charlie Green

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Charlie Green (* proks. 1900 en Omaho, Nebrasko; † februaron de 1936 en Harlemo, Novjorko) estis usona blus- kaj ĵaz-trombonisto. Li validis kiel elstara blusmuzikisto, kiu regis ankaŭ svingon.

Komence Green prezentis en Omaha, antaŭ ol li julion de 1924 (mallonge antaŭ Louis Armstrong) aliĝis al la orkestro de Fletcher Henderson. Li restis ĝis aprilo de 1926 ĉe Henderson, poste sekvis dua dungiteco (1928-1929).

Green akompanis Besion Smith kaj aliajn blusfamulojn je kelkaj sonregistradoj. Li ludis en la bandoj de Benny Carter, Chick Webb, Jimmie Noone, Don Redman kaj Kaiser Marshall. En 1928 li ludis kun Fats Waller kaj James P. Johnson en la orkestro de la revuo „Keep Shufflin'“.

Ĵazesploristo John Chilton raportas en sia libro Who's Who of Jazz, ke Charlie Green dum frosta februara nokto en 1936 frostmortis sur la ŝtuparo de sia loĝodomo en Harlemo, post kiam li glitfalis. Frederick J. Spencer tamen pridubis tion en sia libro Jazz and Death. Medical Profiles of Jazz Greats. Li mortis en malsanulejo en Harlemo pro tuberkulozo.

Fontoj kaj ligoj eksteren