Chav
La vorto chav estas slanga vorto kiu populariĝis en Britio dum la lastaj jaroj. Ĝi indikas apartan specon de brita junulo kiu vivas en malriĉa kvartalo, havas malmulte da eduko kaj eble ne havas fiksan laboron kaj uzas drogojn aŭ okupiĝas pri aliaj kontraŭleĝaj aferoj. Laŭ la stereotipo, la ĉavoj ankaŭ vestiĝas en aparta maniero, kun sportaj vestoj, korbopilkaj ĉapeloj kaj oraj kolĉenoj. La vorto estas tre uzata en skandalismaj ĵurnaloj.
Ne mankis kritikoj pri la uzado de la vorto, ĉar laŭ kelkaj homoj ĝi kaŝas snobisman aliron al la malpli altaj sociaj klasoj kaj primokado de seriozaj sociaj problemoj.
Estas malkonsento pri la deveno de la vorto. La plej ofta teorio estas ke ĝi devenas el la ciganalingva vorto chavi, kutima vorto por junulo aŭ knabo en tiu lingvo. Proponantoj de tiu ĉi teorio mencias ke la angla slangaro ankaŭ havas aliajn ciganalingvajn vortojn, ekzemple "gadjie" (gaĝi - viro aŭ ne-cigano) kaj "cushty" (kuŝti - fidinda).
Regionaj vortoj kun simila signifo inkluzivas "scally" (plej ofte en la Liverpola distrikto), kaj "ned" en Skotlando. En nordorienta Anglio oni renkontas la iomete pli malnovan vorton "charver", kun preskaŭ sama signifo.
