Cheryl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cheryl Cole)
Cheryl
Persona informo
Naskonomo Cheryl Ann Tweedy
Naskiĝo 30-an de junio 1983 (1983-06-30) (40-jaraĝa)
en Newcastle-upon-Tyne
Lingvoj angla
Loĝloko Walker • Heaton • Woking
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Reĝa Baleta Lernejo
Familio
Edz(in)o Ashley Cole
Amkunulo Liam Payne
Infano 1
Okupo
Okupo kantistomuzikisto • televida prezentisto • modeloaktoro • amuzisto
TTT
Retejo https://www.cherylofficial.com/
http://cherylofficial.com/
vdr

Cheryl Ann Tweedy[1] (30a de Junio 1983) estas angla kantistino kaj televidfamulino. Naskiĝinta kaj edukita en Newcastle upon Tyne, ŝi famiĝis fine de 2002 ricevinte postenon en Girls Aloud, grupo de junulinoj kreita pere de la programo Popstars: The Rivals de ITV. Estante ankoraŭ en la grupo, ŝi ekfaris soloan karieron en Aprilo 2009, kaj ekde tiam ĝis 2014, ŝi publikigis kvar studialbumojn – 3 Words (2009), Messy Little Raindrops (2010), A Million Lights (2012) kaj Only Human (2014). Are, la albumoj inkludis dek unuopaĵojn, kvin el kiuj – "Fight for This Love", "Promise This", "Call My Name", "Crazy Stupid Love" kaj "I Don't Care" – atingis pintan rangon en la brita pintolisto de unuopaĵoj. Cheryl estis la unua brita soloa artistino kiu havis kvin ununumerajn unuopaĵojn en UR, kaj ŝi tenis la rekordo por la brita soloa artistino kun plej multnombraj britaj ununumeraj unuopaĵoj ĝis Jess Glynne superis ŝin en 2018.

With her brown hair tied back, a female wearing a glittery outfit is performing with a headset microphone.
Cheryl dum ludado ĉe Battle Abbey en Hastings, Aŭgusto 2008.

Cheryl iĝis juĝistino en la brita versio de la programo The X Factor en 2008. Ŝi tutoris du el la finaj venkintoj de la konkurenco (Alexandra Burke en la kvina serio kaj Joe McElderry en la sesa serio), antaŭ rezigni en 2011 post la sepa serio kaj aliĝo al la stabanaro de la usona programo, kiun ŝi forlasis dum la komenca etapo. Ŝi revenis al juĝistaro en la dekunua kaj dekdua serioj en 2014 kaj 2015[2] de la brita programo. El 2019 ĝis 2020, Cheryl estis juĝisto en The Greatest Dancer.

Cheryl iĝis agnoskita kaj fotita stil-ikono, referencata kiel "fashionista" (enmoda) fare de la gazetaro. Ŝi estis fotita por kovrilpaĝoj de la brita Vogue, Elle kaj Harper's Bazaar, kaj reprezentis kompanion L'Oréal el 2009 ĝis 2018. Ŝiaj netaj enspezoj estis ĉirkaŭkalkulitaj je 20 milionoj da britaj pundoj en Oktobro 2014.[3][4]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Harp, Justin (19a de Majo 2017). "Cheryl officially drops Fernandez-Versini surname". Digital Spy. United Kingdom: Hearst Corporation. Arkivita el la originalo la 20an de Majo 2017. Alirita la 20an de Majo 2017. "Her name is officially Cheryl Tweedy now, but to be honest it doesn't really bother me, we have a kid together, there's a lot more to our life."
  2. "Cheryl's Net Worth, Height, And Family Life With Son Bear: Everything You Need To Know About The Singer". Capital UK.
  3. . What will divorce do to the £20m assets of Cheryl Fernandez-Versini? (18a de Januaro 2016). Arkivita el la originalo je 1a de Julio 2016. Alirita 12a de Junio 2016.
  4. Cheryl Cole net worth (13a de Marto 2016). Arkivita el la originalo je 2a de Decembro 2016. Alirita 12a de Junio 2016.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]