| Chieti |
| Dosiero:Chieti-Stemma.gif |
| Ŝtato: |
Italio |
| Regiono: |
Abruco (2005) |
| Provinco: |
CH Chieti (2005) |
| Koordinatoj: |
42°21′N 14°10′E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 42.35 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">42.35°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 42.35; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Chieti)Koordinatoj: 42°21′N 14°10′E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 42.35 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">42.35°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 42.35; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Chieti) |
| Alto super marnivelo: |
330 m |
| Areo: |
58 (2005) km² |
| Loĝantaro: |
56127 (31-12-04) |
| Loĝdenso: |
865 (2005) loĝantoj/km² |
| Subdividaĵoj: |
Brecciarola (2005) |
| Najbaraj komunumoj: |
Bucchianico, Casalincontrada, Cepagatti (PE), Francavilla al Mare, Manoppello (PE), Pescara (PE), Ripa Teatina, Rosciano (PE), San Giovanni Teatino, Torrevecchia Teatina (2005) |
| Patrono: |
San Giustino |
| Festa tago: |
11-a de majo (2005) |
| Nomo de loĝantoj: |
teatini, chietini |
| Poŝtkodo: |
66100 (zona alta), 66013 (zona scalo) (2005) |
| Imposta kodo: |
C632 (2005) |
| Kodo laŭ ISTAT: |
069022 (2005) |
| Telefona prefikso: |
0871 (2005) |
| Retpaĝo: |
http://www.comune.chieti.it/ |
|
|
|
|
|
 |
| « Mi vidis Teate, kie jam estis la seĝo de la patrino de Aĥilo; kaj de tio estas testimonoj tiuj de l'urbeto kjeĝa. » |
| — Fazio degli Uberti |
|
Chieti [KJEti] estas komunumo de Italio, kun 54.920 loĝantoj, lokita en la samnoma provinco de Chieti (ĝi estas ja ĉefurbo de sia provinco).
Chieti troviĝas en la centr-orienta parto de Abruco, sur monteto kiu disdividas la akvojn de rivero Pescara (norde), de tiuj de rivero Alento (sude).
La urbo estas formata de la malnova parto, troviĝanta sur la monteto, kaj de la nova parto, kuŝanta en la valo norde de la monteto kaj ampleksa ĝis la dekstra flanka digo de la rivero, kiu evoluis sekvante ĉefe la antikva strato Tiburtina-Valeria, kiu ĝin trairas.
Ĝi ĝuas favoran geografian pozicion, ĉu ĉar malproksime de la adriatika marbordo kaj de la montoj Majella kaj Gran Sasso en speciala varieco de panoramoj, ĉu ĉar apud la ĉefaj aŭtovojoj de Centra Italio (i.a. A14 kaj A25).
La malalta parto de la urbo, Chieti Scalo, naskiĝinta apud la stacio, estas popolata ĉefe de la ege multenombraj universitataj studentoj de l'universitato Gabriele D'Annunzio, kies kursojn sekvas ĉirkaŭ 50.000 studentoj (dum la lerneja jaro 2007-08).