Chiopris-Viscone

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chiopris-Viscone
Chiopris-Viscone
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Friulo-Venecio Julia
Provinco UD Udine
Geografia situo 45° 56′ N, 13° 23′ O (mapo)45.93333333333313.383333333333Koordinatoj: 45° 56′ N, 13° 23′ O (mapo)
Alto super marnivelo 33 m
Areo 9 km²
Loĝantaro 692 (2023)
Loĝdenso 75 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Cormons (GO), Medea (GO), San Giovanni al Natisone, San Vito al Torre kaj Trivignano Udinese
Patrono sankta Miĥaelo la ĉefanĝelo (Chiopris) kaj sankta Zenono (Viscone), al kiuj la du paroĥaj kirkoj estas dediĉitaj
Festa tago 29-a de septembro pri Miĥaelo kaj 12-a de aprilo pri Zenono
Nomo de loĝantoj chioprisani kaj visconesi
Poŝtkodo 33048
Imposta kodo C641
Kodo laŭ ISTAT 030024
Telefona prefikso 0432
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr
la paroĥa kirko sankta Zenono en la parto Viscone

Chiopris-Viscone - prononco [kiOpris visKO:ne] - estas komunumo en la orienta parto de norda Italio, konsistanta baze el la du loĝlokoj Chiopris kaj Viscone. Ĝi situas en la regiono Friulo-Venecio Julia kaj, ene de ĝi, en la tradicia provinco Udine, kiu ekde aprilo 2018 ne plu estas oficiala administra unuo - nun la loko formale apartenas al administra unuo nomata 'malcentra regiona unuo Udine'. Fine de 2023 en la komunumo vivis 692 loĝantoj. Kristanaj patronoj estas la sankta Miĥaelo la Ĉefanĝelo (Chiopris) kaj sankta Zenono (Viscone), al kiuj la du paroĥaj kirkoj (tiu de Chiopris bildiĝas dekstre en la informkesto, tiu de Viscone maldekstre) estas dediĉitaj. La du memortagoj sekve estas la komunumaj festotagoj. Najbaras la komunumoj Cormons (GO), Medea (GO), San Giovanni al Natisone, San Vito al Torre kaj Trivignano Udinese.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

plia kirko, nomata "madono de la strato"