Christoph Schappeler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christoph Schappeler
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1472 (1472-01-01)
en Sankt-Galo
Morto 4-an de septembro 1551 (1551-09-04) (79-jaraĝa)
en Sankt-Galo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo teologo • himnoverkisto
vdr
Christoph Schappeler.

Christoph SCHAPPELER (1472 – 25a de Aŭgusto, 1551) estis germana religia figuro, reform(aci)isto, kaj predikisto en la preĝejo de Sankta Marteno en Memmingen dum la komenco de la 16-a jarcento kaj dum la Protestanta Reformacio kaj la Germana Kamparana Milito. Li tendencis partie ĉe la malriĉularo, pro kio la senato reguligi liajn predikojn en 1516. Tamen, ĉirkaŭ 1521 la ideologia panoramo estis ŝanĝiĝinta tiom ke la senato apogis lin. Kiam li estis ekskomunikita en 1524, la Senato malakceptis obei la episkopan ordonon malpermesi lin.

Oni supozas, ke Schappeler kaj Sebastian Lotzer estis kiuj verkis la Dek Du Artikolojn: nome "Zwölf Artikel der Bauernschaft, Zwölf Artikel der Bauernschaft in Schwaben" komence de 1525.[1] Du monatojn post la dekomenca publikigo en Memmingen, jam estis disvastigitaj 25 000 ekzempleroj de la Dek Du Artikoloj tra tuta Eŭropo. La Dek Du Artikoloj estis religia (eklezia) peticio kiu uzis la ideojn de Lutero kiel defendo de la rajtoj de la kamparanoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pettegree, Andrew, eld. (2004). The Reformation: Critical Concepts in Historical Studies, Vol. 1, pp. 344–45. Routledge.