Christopher Weeramantry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christopher Weeramantry
Persona informo
Naskiĝo 17-an de novembro 1926 (1926-11-17)
en Kolombo
Morto 5-an de januaro 2017 (2017-01-05) (90-jaraĝa)
Ŝtataneco Srilanko
Alma mater Universitato de Cejlono • Royal College, Colombo • King's CollegeUniversitato de Londono
Okupo
Okupo juristojuĝisto • universitata instruisto • pledadvokato
vdr

Christopher Weeramantry - naskiĝis la 17-an de novembro 1926 en Kolombo, mortis la 5-an de januaro 2017 - estis srilanka mondfama jura akademiulo, pledadvokato, universitata instruisto kaj juĝisto, interalie inter 1991 kaj 2000 juĝisto kaj inter 1997 kaj 2000 vicprezidanto de la Internacia Kortumo en Hago, kiu ludis decidan rolon en plifortigo kaj vastigo de la regado de internacia juro. Lia laboro montris kiel internacia juro povas esti uzita por trakti aktualajn tutmondajn defiojn kiel ekzemple la daŭra minaco de nukleaj armiloj, la protekto de homaj rajtoj kaj la protekto de la medio. En 2007 al li estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]