Châtillon-sur-Chalaronne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Châtillon
Châtillon-sur-Chalaronne
komunumo
Halo
komunumo en Francio
Oficiala nomo: Châtillon-sur-Chalaronne
Regno Francio Francio
Regiono Rodano-Alpoj
Departemento Ain
Arondismento Bourg-en-Bresse
Kantono Châtillon-sur-Chalaronne ties ĉefurbo
Komunumaro Chalaronne Centre
Riveroj Chalaronne, Relevant
Situo Châtillon-sur-Chalaronne
 - koordinatoj 46° 7′ 18″ N 4° 57′ 21″ O / 46.12167 °N, 4.95583 °O / 46.12167; 4.95583 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 274 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 215 m s. m.
Areo 17,86 km² (1 786 ha)
Loĝantaro 4 922 (2010)
Denseco 275,59 loĝ./km²
Urbestro Yves Clayette
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 01400
INSEE 01093

Geografia lokigo sur la mapo : Ain

Vidu situon de Châtillon-sur-Chalaronne kadre de Ain
Vidu situon de Châtillon-sur-Chalaronne kadre de Ain
DEC
Châtillon-sur-Chalaronne
Châtillon-sur-Chalaronne
Châtillon-sur-Chalaronne

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Vidu situon de Châtillon-sur-Chalaronne kadre de Francio
Vidu situon de Châtillon-sur-Chalaronne kadre de Francio
DEC
Châtillon-sur-Chalaronne
Châtillon-sur-Chalaronne
Châtillon-sur-Chalaronne
Vikimedia Komunejo: Châtillon-sur-Chalaronne
Retpaĝo: www.chatillon-sur-chalaronne.fr
Map
vdr

Châtillon-sur-Chalaronne - france, prononco laŭ sistemo IFA [ʃatijˈɔ̃] - estas franca komunumo. Ĝi situas en regiono Rodano-Alpoj en departemento Ain. La geloĝantoj nomiĝas "Châtillonnais (e)"

Blazono
Blazono

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lokalizado[redakti | redakti fonton]

La urbo situas en la laga regiono (Dombes), okcidente de la departemento.

Hidrografio[redakti | redakti fonton]

La rivero "Chalaronne" [ŝalaron'] trairas la urbon.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Transira oceana tipo.

Komunikadaj vojoj kaj transportoj[redakti | redakti fonton]

Departementaj vojoj D7, D2 kaj D40 pasas tra la urbo, dum la D936 ĉirkaŭiras ĝin. Plej proksimaj stacidomoj situas en "Marlieux" kaj "Villars", kiujn oni atingas per kvaronhora veturado. Senpagaj navedaj servoj ekzistas en la urbo kaj al la stacidomo de "Villars".

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Najbaraj komunumoj

Demografio[redakti | redakti fonton]

Loĝantara evoluo
1851 1962 1968 1975 1982 1990 1999 2006 2010
3 553 2 608 2 678 3 241 3 518 3 786 4 137 4 813 4 922

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio de la urbo komenciĝas per la grupiĝado de loĝejoj piede de la kastelo, kiu estis konstruita ĉe la kunfluo de la riveroj "Relevant" kaj "Chalaronne". La remparoj konsistas el "savojaj brikoj"; ili estis ekkonstruitaj de 1273 pere de la impulso de la Savojaj grafoj, novaj senjoroj de la urbo. La konstruo daŭris dum du jarcentoj. Dudeko da turoj stariĝas ĉe diversaj lokoj de la murego. La Vilarsa Pordo estas la sola ĉiam videbla hodiaŭ el la tri iam ekzistantaj (kune kun la Pordoj de Burgo kaj sur la rivero "Relevant", kiu poste nomiĝos Liona Pordo). La konstruo de la Sankta Andrea preĝejo, en gotika stilo flamega, komenciĝis tuj post 1272. Ĝi ankaŭ konsistas el "Savojaj brikoj", kiujn oni ĉerpis el lokaj brikfarejoj kaj per ŝtonoj.

De 1790 ĝis 1800, Châtillon iĝis ĉefurbo de distrikto. En 1790 ankaŭ Châtillon-les-Dombes alinomigis Châtillon-sur-Chalaronne. Estas revolucia nomo, kiu ankaŭ daŭras.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Esperanta vivo[redakti | redakti fonton]

La la loĝloko estas esperanta grupo[1].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Esperanto Klubo Arkivigite je 2013-10-17 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]