Cimitaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nunaj oficiroj de Marista infanterio de Usono uzas mamelukajn glavojn kiuj similas al tiuj uzitaj de Mamelukoj.

Cimitaro estas laŭ PIV araba glavo kun klingo larĝa kaj kurba. Tre ofte estas konsiderata tipo de sabro kun kurna klingo, origie de Sudokcidenta Azio (Mezoriento).

La araba termino saif (سيف) tradukeblas rekte al "glavo" ĝenerale, sed estas normale uzataj por aludi al cimitara tipo de kurba sabro pli precize.

La kurba glavo aŭ "cimitaro" estis disvastigata tra la islama mondo el almenaŭ la otomana periodo, kun fruaj ekzemploj el Ĥurasano de la abasida epoko (9a jarcento).[1]

La persia glavo nune nomata "ŝamŝiro" aperas ĉirkaŭ la 12a jarcento kaj estis popularigata en Persio ĉirkaŭ komenco de la 16a jarcento, kaj havis "parencojn" en Turkio (la "kiliĉo"), aŭ en la Mogola Imperio (nome "talvaro").

Notoj

  1. James E. Lindsay. (2005) Daily life in the medieval Islamic world. Greenwood Publishing Group. ISBN 0-313-32270-8.