Citra acido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Struktura formulo de citra acido
Molekulo de citra acido
Kristalo de citra acido sub polarizita lumo, pligrandigo 200-foje
Zitronensäure 200 fach Polfilter.jpg
Citronoj, oranĝoj, kaj aliaj citrusaj fruktoj enhavas altajn koncentritecojn de citra acido


Citra acido (citrona acido; laŭ IUPAC: 2-hidroksipropan-1,2,3-trikarbona acido) estas senkolora, akvosolvebla karbona acido, kiu apartenas al la fruktaj acidoj. Citrato estas salo de citra acido.

Krom la senakva acido ekzistas ankaŭ la citronacida monohidrato (C6H8O7 · H2O), en kiu unu molekulo da citrona acido entenas unu molekulon da kristala akvo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La citran acidon izolis en 1784 Carl Wilhelm Scheele unuafoje el suko de citrono, tiel la alternativa nomo. fakte la citra acido estis jam konata pli frue, sed sub aliaj nomoj. La araba alkemiisto Ĝabir ibn Hajan malkovris ĝin en la 9-a jarcento.

La citrona suko permesas hejmajn eksperimentojn, kiel tiu de la nevidebla inko, kiu aperas en tiom da romanoj kaj filmoj pri policistoj, kiel en "La nomo de la rozo", kaj videblas nur ĉe kandelo. Tiu citra acido permesas ankaŭ solvi diversajn materialojn kiel ovoŝelo, tiele oni povas enmeti en fridujon en poto ovojn ene de citrona suko kaj post kelkaj tagoj la ŝelo solviĝos, sed la ovo ne rompiĝos; tio permesos diversajn receptojn.

Natura troviĝejo[redakti | redakti fonton]

La citra acido estas la plej disvastiĝinta acido inter la plantoj kaj aperas en la metabolismo en ĉiu organismo. La citrona suko entenas ekz. 5–7 % da citra acido. Ĝi aperas ankaŭ en pomoj, piroj, acida ĉerizoj, pluaj fruktoj kaj plantopartoj.

La citra acido aperas ankaŭ en la t.n. citra ciklo, en kiu ĝi havas decidan rolon en la karbonhidrata kaj grasacida metabolismo de ĉiuj oksigenkonsumaj organismoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]