Citroën DS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
1968 - 1975 DS

Citroën DS (ankaŭ konata kiel Déesse, diino, kaj la malpli luksa ID, ideo, de franca iniciala kalemburo) estas aŭtomobilo konstruita ekde 1955 ĝis 1975.

Aliaj kromnomoj estas snoek (ezoko) kaj strijkijzer (gladilo) (Flandrio, Nederlando), Haifisch (ŝarko - Germanio), tiburón (ankaŭ ŝarko - Hispanio), squala (Italio), kaj Padde (bufo) (Flandrio, Norvegio).

Ekde la 4-a de oktobro 1955 ĝis la 24-a de aprilo 1975 oni konstruis 1.456.115 aŭtomobilojn de la modelserio „D“.