Clarkston (Vaŝingtonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Clarkston estas la plej granda urbo en Kantono Asotin, Vaŝingtonio, Usono. Ĝi situas ĉe la vaŝingtonia bordo de la Serpenta Rivero transe de la enfluejo de la rivero Clearwater. Ĝi havis 7 337 loĝantojn laŭ la usona censo de 2000. Ĝi apartenas al la aglomera regiono de Lewiston (Idaho).

Clarkston oficiale municipiĝis la 14-an de aŭgusto 1902. Antaŭe ĝi nomiĝis Jawbone Flats ("Makzel-osta Platejo" aŭ "Babilaĉa Platejo"). Urbiĝante, ĝi alprenis la nomon de la fruusona esploristo, William Clark, de la Ekspedicio de Lewis kaj Clark. Lewiston, trans la Serpenta Rivero en Idaho, estas pli granda.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]