Codru-Moma-montaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Codru-Moma
Codru-Moma-montaro en Apuseni-montaro
montara sistemo
Alteco 1 112 m
Situo Rumanio
Montaro Apuseni-montaro
Geografia situo 46° 32′ N, 22° 11′ O (mapo)46.536422.1758Koordinatoj: 46° 32′ N, 22° 11′ O (mapo) f4
Codru-Moma (Rumanio)
Codru-Moma (Rumanio)
DEC
Codru-Moma
Codru-Moma
Situo de Codru-Moma
Map
Codru-Moma
vdr

La Codru-Moma-montaro [kodru moma] estas parto de la Apuseni-montaro en la okcidenta Rumanio. Ĝi apartenas al la Okcident-Rumaniaj Karpatoj. La plej alta loko estas la pinto Vârful Pleșu, 1 112 metrojn alta.

La montaro situas sur la limo inter la distrikto Arad kaj la distrikto Bihor. Ĝi etendiĝas de nord-okcidento al sud-oriento kaj estas ĉ. 60 km longa kaj 10–20 km larĝa.

La grandaj trafikvojoj ĉirkaŭiras la montaron. Nord-oriente, tra la valo de Crișul Negru, preterpasas la nacia vojo DN 76 (OradeaBeiușȘteiVârfurileBrad). Sud-okcidente, tra la valo de Crișul Alb, pasas la nacia vojo DN 79A (IneuSebișGurahonțVârfurile) kaj la fervojo de Ineu al Gurahonț.