Conceição do Araguaia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Conceição do Araguaia en subŝtato Parao.

Conceição do Araguaia [konsejsaŭn dŭaragŭaja] [konsej'sãw dwara'gŭajə], nomo kiu signifas "Koncipo de (rivero) Araguaia", estas urbo en subŝtato Parao apud rivero Araguaia en Brazilo. Ĝi estis fondita en 1897 de monakoj en Amazona arbaro.

Tie mortis Paul Berthelot en 1910, Grave kaptita de tuberkulozo, li pasigis siajn lastajn semajnojn instruante la monakojn, kiuj flegis lin, kaj preparante kun ili latinan lernolibron Compendium grammaticae Esperanti.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.citybrazil.com.br/pa/regioes/conceicaoaraguaia/ greke http://www.guiadoeleitor.com.br/cidades/4537.htm