Corneille de Lyon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portreto de Henriko la 2-a de Francio ĉ. 1536

Corneille de Lyon (naskiĝinta en 1500 en Hago - mortinta en 1575 en Liono) estis pentristo el Nederlando kiu fariĝis la portretisto de Henriko la 2-a (Francio) kaj de Katerino de Mediĉo. Establita en Liono, en Francio oni lin nomas Corneille de La Haye pro sia naskiĝloko.

La portretoj faritaj de Corneille sufiĉe maketas, ĝenerale je grandeco de bildokarto. Li plejparte laboris olepentre kaj sur lignaj paneloj. La haŭtajn regionojn pentris li tre maldike, tamen la verdecajn fonojn pentris li pli dike. Similaĵoj kun la verkaĵoj de Hans Holbein eble indikas la utilizon de paŭskadroj de ambaŭ pentristoj. Lia verkaĵoj troviĝas ĉe Luvro en Parizo kaj ĉe la Metropola Muzeo de Arto en Novjorko. La Bostona Muzeo de Belartoj posedas du fajnajn ekzemplojn, sed ili malofte elmontratas.