Corporation Act (1661)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Corporation Act de 1661 estis leĝa puna akto de la Parlamento de Anglio (13 Cha. II. St. 2 c. 1). Ĝi apartenis al la ĝenerala kategorio de la tiel nomitaj "Test Acts", kiuj specife celis limigi la rajtojn de ne-anglikanoj.

Ĝi estis publikigita en decembro 1661, unu jaron post la entronigo de Karlo la 2-a de Anglio. La akto malpermesis ĉiun postenon rilate al la administrado de urbo aŭ korporacio por ne-anglikanoj.