Cotanes del Monte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cotanes del Monte
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49637
Demografio
Loĝantaro 82  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 49′ N, 5° 17′ U (mapo)41.8169012-5.2898081Koordinatoj: 41° 49′ N, 5° 17′ U (mapo) [+]
Alto 713 m [+]
Areo 14,83 km² (1 483 ha) [+]
Cotanes del Monte (Provinco Zamoro)
Cotanes del Monte (Provinco Zamoro)
DEC
Cotanes del Monte
Cotanes del Monte
Situo de Cotanes del Monte
Cotanes del Monte (Hispanio)
Cotanes del Monte (Hispanio)
DEC
Cotanes del Monte
Cotanes del Monte
Situo de Cotanes del Monte

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cotanes del Monte [+]
vdr

Cotanes del Monte [koTAnes delMONte] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos, en plej nordoriento de la provinco, angule kun la Provincoj Leono kaj Valadolido. Cotanes del Monte estas etimologie tradukebla al Limoj de la Monto (alude al limaj montoj de la Regno Leono kontraŭ la kastiliaj ebenaĵoj).

Municipoj de la komarko de Tierra de Campos en la provinco Zamora.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 14,83 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 96 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 600 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 64 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

Estas atestaĵoj de prahistoria loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estas de la jaro 1038. Ĝi apartenis al la episkopo de Leono en 1116 kiel monaĥejo. En la 15-a jarcento Cotanes senloĝiĝis al nur sep lokanoj, pro manko de trinkakvo; tial el 1537 oni faris du putojn por ebligi reloĝadon: nun puto videblas en la maldesktra duono de la blazono.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]