Crónica de una muerte anunciada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Crónica de una muerte anunciada
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Daniel José
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1981
Ĝenro trilero • mistera fikcio
Loko de rakonto Urugvajo
vdr

Crónica de una muerte anunciada (Kroniko de morto antaŭsignita) estas romano de la kolombia verkisto Gabriel García Márquez publikigita unuafoje dum la jaro 1981.

La romano rakontas, en la formo de pseŭdo-ĵurnalista rekonstruado, la historion de la mortigo de Santiago Nasar fare de la Vicario-fratoj.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Ĝi estas rakontita de la perspektivo de vilaĝano reveninta 27 jarojn post la mortigo, provanta rekonstrui tion, kio okazis tiun tagon. La bazo de la okazaĵaro estas, ke oni malkovris, ke ĵus-edzinĝinta junulino, Ángela Vicario, estis malvirga en sia edziĝ-nokto. Post ke ŝia patrino ŝin batas, ŝi atribuis la fiagon al Santiago Nasar por rebonigi la reputacion de la familio. Tiam la ĝemeloj Pablo kaj Pedro Vicario iras mortigi Santiagon. La tuta urbo konsciiĝas iom post iom pri ilia plano, sed faras nenion por haltigi tion, aŭ eĉ averti Santiagon, kiu estas sovaĝe mortigita. Ĉiu rolulo havas siajn proprajn kialojn aŭ ekskuzojn por ne esti avertinta Santiagon. Kvankam la rakontanto provis rekrei tion, kio okazis ĉirkaŭ tiu ĉi temo, ekzistas multaj kontraŭdirantaj versioj de eĉ la plej sensignifaj aferoj. Rezulte ne haveblas firma elnodiĝo lasanta la leganton fari sian propran decidon pri la neresponditaj demandoj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.