Cristina (Hispanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Cristina [krisTIna] estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas cristinejos. La censita populacio en 2008 estis de 573 loĝantoj.

Cristina estas situa en la centra parto de Ekstremaduro, je altitudo de 296 m; je 87 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 27 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 15,8 km².

Ĝi situas je 2 km sude de Guareña, vilaĝo el kiu tiu funkcias fakte kiel kvartalo, ĉar la kerno de Cristina esta aparta de aliaj lokoj pli gravaj. Nur je 7 km pli sude estas Oliva de Mérida. La ĉefa kaj ununura ekonomia fonto estas agrikulturo (olivarbaroj kaj cerealoj) kaj brutobredado. Iom sude, trans la rojo samnoma, estas pli montara teritorio. La ununura monumento estas la preĝejo.