Vegas Altas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vegas Altas
Ŝtato  Hispanio
Lando Ekstremaduro
Provinco provinco Badaĥozo
Ĉefurbo Don Benito kaj Villanueva de la Serena
Municipoj 16
Areo 1 841,4 km²
Loĝantaro
Loĝdenso
90 697 loĝ.  (2015)
49 loĝ./km²
vdr

Vegas Altas (Supra valo), ankaŭ nomata komarko Don Benito, estas komarkodistrikto de la aŭtonoma komunumoregiono de Ekstremaduro (Hispanio) situa en la Provinco de Badajoz, kaj pli precize en la orienta parto de la valo de la rivero Gvadiano el Mérida. Laŭ la stato de 2015 en la komarko vivis 90 697 loĝantoj sur areo de 1 841,4 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 49 loĝantoj/km². Administra centro estas la urba kerno kiun formas Don Benito kaj Villanueva de la Serena.

Situo[redakti | redakti fonton]

Ĝi limas norde kun la komarko Tierra de Trujillo, nordoriente kun la Villuercas, sudoriente kun La Siberia, sude kun La Serena, kaj sudokcidente kun la distrikto Vegas Bajas.

La akvo de la rivero Gvadiano, danke al drava infrastrukturo de kanaloj kaj kanaletoj, estas la natura resurso sur kiu oni bazigis la tuta agrikulturan riĉon de la zono. La rivera valo de la menciita rivero, estas la spina elemento de la pejzaĝo.

La ekonomia povo de Don Benito kaj de Villanueva de la Serena, komercaj centroj unuarangaj en Ekstremaduro, kune kun terkultura sektoro kaj avantaĝa geografia situo, faras el Vegas Altas de Guadiana unu el la distriktoj plej dinamismaj de la regiono.

Historio[redakti | redakti fonton]

Temas pri nova distrikto naskita pro la transformado de teritorio iam de malferma arbaro de anzinoj al grandaj valoj de akvumita terkulturado, laŭ la tiam nomita Plan Badajoz, en la mezo de la 20-a jarcento, kun pli da 40 000 transformitaj hektaroj. Kune kun la agra transformado, oni produktis koloniigon kaj reloĝladon ĉe la novaj teroj de akvumita terkulturado. Tio aperigis 17 novajn vilaĝojn.

Naturo kaj produktoj[redakti | redakti fonton]

En la akvumitaj kampoj oni produktas maizon, tomatojn, rizon, fruktojn, ktp. Krom la iama faŭno de seka ekstremadura pejzaĝo alvenis al la nova kreita pejzaĝo gruoj, mevoj, kalidroj, himantopoj, ktp.

Municipoj[redakti | redakti fonton]

Kun etendo de 1.841 km², la populacio de tiu distrikto ĉirkaŭas la 90.000 loĝantoj kun denseco de 48,65 loĝ./km². Temas pri 16 urboj aŭ vilaĝoj kaj 18 malpli grandaj municipopartoj:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


 
Komarkoj de Ekstremaduro
Komarkoj de Cáceres
komarko Brozas | komarko Cáceres | komarko Coria | komarko Hervás | komarko Jaraiz de la Vera | komarko Logrosán | komarko Navalmoral de la Mata | komarko Plasencia | komarko Trujillo | komarko Valencia de Alcántara

Komarkoj de Badaĥozo
Campiña Sur | La Serena | La Siberia | Llanos de Olivenza | Sierra Suroeste | Tentudía | Tierra de Badajoz | Tierra de Barros | Vegas Bajas | Vegas Altas | Zafra-Río Bodión