Orellana la Vieja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Orellana la Vieja estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas orellanenses. La censita populacio en 2008 estis de 3.034 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Orellana la Vieja estas situa en la centrorienta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 351 m; je 138 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 78 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 37,5 km². Ĝi estas ĉe la Akvorezervejo de Orellana kiu sendas akvon al la irigaciitaj teroj de la komarko Vegas Altas.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de antaŭromia kaj romia setlado en la ĉirkaŭaĵo: antaŭromiaj tomboj ĉe la rivero, ruinoj de la urbo Lacimurga ankaŭ ĉe la rivero kaj inter Orellana kaj Navalvillar de Pela. Post la araba epoko la konkero de Trujillo en 1232 en la tempo de la reĝo Ferdinando la 3-a de Kastilio alportis al Fernán Ruiz de Altamirano la rajtojn de Trujillo kaj la sudajn terojn kie fondiĝos ĉe la rivero Guadiana la vilaĝo de Orellana la Vieja. En 1335 la reĝo Alfonso la 9-a donas al sia servisto Juan Alfonso Altamirano la senjorlandon de Orellana. Tiu ricevis ankaŭ defendan turon.

La senjorlandon de Orellana perdis ĝiaj posedintoj en tempoj de la reĝo Pedro la 1-a, pro la posteno favora al Henriko de Trastámara fare de Pedro Alfonso. Sed kiam iĝis reĝo Henriko de Trastámara en nova dinastio, Pedro Alfonso ricevos denove la teritorion de Orellana la Vieja kun pli gravaj juraj rajtoj kaj same la postaj senjoroj el postaj reĝoj Johano la 1-a, Henriko la 3-a de Kastilio, Johano la 2-a ktp. La kvina senjoro de Orellana pligrandigis la teritorion kun la bieno de Cogolludo [kogoJUdo] kiu duobligis la etendon kaj rilatis kun la Katolikaj Gereĝoj, kiuj konfirmis liajn rajtojn kaj al kiuj helpis en la milito de Andaluzio. Tiu lasta senjoro konstruigis preĝejon, hospitalon kaj plifortigis la povon de la senjorlando.

Meze de la 16a jarcento mortis la oka senjoro sensukcede post protekti la ekleziajn konstruaĵojn kaj entreprenojn en la vilaĝo. Post tio komencis konfliktoj inter la partianoj de la fratino kaj la onklo Gabriel, kiuj daŭris ĝis la fino de la jarcento, kiam la juraj instancoj pravigis la rajtojn de la onklo; se tiu tuj mortis denove sensukcede kaj la konflikto reekis.


Dum la 17a jarcento la senjoro de Orellana iĝis Markizo de Orellana kaj samtempe la familio plinobeliĝis kaj translokiĝis el Trujillo al Madrido, kie klopodis prosperi lasante la administradon de la posedaĵoj al administrantoj kaj luantoj, sed finfine ruiniĝis kaj poste rekuperis iom da potenco. Meze de la 18a jarcento la titolo malaperis, sed poste reaperis. Dum tiu tempo komencas juaj konfliktoj inter la senjoroj kaj la vilaĝanoj uzantoj de la tero pro la jura posedo de la lando. En 1840 oni proklamis juran dokumenton nome Censo Enfiteútico per kiu la senjoroj pluhavis la juran posedon kaj la uzantoj la praktikan uzorajton; tiu komplika sistemo kiu regis sur milojn da hektarojn de la municipa teritorio kun ŝanĝoj laŭ la diversaj politikaj reĝimoj daŭris dum la tutaj du kaj duono postaj jarcentoj kaj nur inter 1994 kaj 1997 oni solvis la konflikto per traktado kaj pago de 17 milionoj da pesetoj (preskaŭ 100,00 el la postaj eŭroj) inter la posedantoj kaj la Municipo kun helpo de la regiona registaro. Tio permesis al la municipo realigi diversajn konstruojn kaj plibonigadojn.

Dum la Hispana Enlanda Milito la vilaĝo Orellana la Vieja restis en la flanko de la Respubliko, sed minacata ĉar norde la tuta provinco de Cáceres estis teritorio de la frankisma flanko. Okazis multaj mortoj dum kaj ĉefe post la milito. En la najbara montaro kaj al la apuda vilaĝo de Navalvillar de Pela estis iom da gerila movado kiu moviĝis orienten al la zono de la Montoj de Toledo.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Palaco de la Markizo de Bélgida (aŭ de La Altamiranoj)
  • Monaĥejo de dominikaninoj.
  • Preĝejo de la Inmaculada Concepción, de la 16a jarcento
  • Ermitejo de Sankta Dominiko.

Palaco de la Altamiranoj[redakti | redakti fonton]

Simbola konstruo de la senjorlando de Orellana la Vieja. La plej antikvaj elementoj estas de fino de la 13a jarcento. El tiu epoko estas la turo kiel defenda konstruaĵo. Fakte estis du rondoformaj turoj kaj aliaj du kvadrataj unuigita de murego. Ĉirkaŭ la 16a jarcento estis jam pli palaco de la renesanco ol kastelo. Dum la 17a kaj 18a jarcentoj la palaco ruiniĝis parte kaj komence de la 20a jarcento loĝis tie geedzoj kiu zorgis la posedaĵon, ĝis la milito en 1936, kiam ĝi estis uzata kiel karcero. Krom la totala ruinigo, eksplodis tie bombo kaj poste oni uzis elementojn por konstrui diversajn aliajn privatajn domojn. Nuntempe konserviĝas nur la ĉefturo, rondofrma tureto kaj aliaj ĉambroj, sed ne la belega arkara korto.

Monaĥejo de Sankta Benedikito aŭ de dominikaninoj[redakti | redakti fonton]

Estas konstruaĵo de la 16a jarcento de renesanca stilo. La fondintino estis Teresa de Meneses, vivdino de la sesa senjoro Rodrigo de Orellana, kaj tie loĝis ŝi kaj ŝiaj filinoj, Marina de Meneses kaj Ana de Sotomayor, kiu estis abatino. Ĉar ili ne estis tiom riĉaj ili devis konflikti kun monaĥejoj de Toledo kie ili lasis monon. Ĝi estis monaĥejo ĝis 1836, pro la desamortización de Mendizábal. Rekonstruis ĝin la municipo, kiu instalis tie kulturdomon kun biblioteko, ekspociziejo ktp. De la origina monaĥejo restas fasado kun arko kaj blazonoj, preĝejo kun renesancaj murbildoj, subtera rezervujo je araba konstrumaniero el briko, ligita per du putoj kaj du aliaj rezervujoj al la fruktoĝardeno, monaĥina ĥorusejo kun interesaj ornamaĵoj de raraj animaloj, arkaro, korto ktp.

Preĝejo de la Inmaculada Concepción[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis projektita de Rodrigo de Orellana, la 8a senjoro, ĉirkaŭ 1520. Kaj la episkopo de Plasencia Pedro Ponce de León mendis en 1570 la projekton de nova preĝejo al arkitekto de Trujillo Francisco Becerra. Estas turo kaj diversaj elementoj de diversaj epokoj, sd hegemonie de la renesanco. La altaro estas de 1656. Dum la Hispana Enlanda Milito detruiĝis la rokokoa retablo eble de la 18a jarcento, kaj poste oni rekonstruis similan helpe de fotoj. La originan skulptaĵo de Kristo estas gotika. Estas aliaj juveloj.

Festoj[redakti | redakti fonton]

• Festo de Sankta Sebastiano (20an de januaro).

• Karnavalo.

• Sankta Semajno: Dimanĉe oni ornamas per vegetaloj la stratojn kaj oni renkontigas la skulptaĵojn de Kristo kaj de la Virgulino per specialaj ceremonioj. Krome la fianĉoj same vegetale ornamas la fenestrojn de la amatinoj.

• Kmaparfesto de Sankta Isidro (15a de majo).

• Boata procezio de la Virgulino Karmen (16a de julio): La procezio okazas ene de la Akvorezervejo de Orellana, kio ekzistas nur de la dua duono de la 20a jarcento, do ne temas pri tradicia festo.

• Foiro de Aŭgusto (el 14a al 18a de aŭgusto).

• Festoj de la Kristo de la Kapelo (el 13a al 17a de septembro).